본문 바로가기

Verkoj/Artikoloj

81a Universala Kongreso en Prago

[raporto] 81a Universala Kongreso en Prago

"Unikis la kongreso kun interpretado kaj kostis neelŝutita salo en restoracio"

1. Enkonduke
La 81a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 20a ĝis la 27a de julio en Prago, Ĉeĥio. Duafoje en Prago; unuafoje en 1921 kun 2561 kongresanoj. Ĉi-jara kongresanaro nombris 2971 el 66 landoj. Bedaŭrinde, ĝi ne sukcesis superi la nombron de la viena. 30 koreoj aliĝis. El ili pluraj ne venis, tamen kelktage vizitis la kongreson ĉirkaŭ 15 koreoj. Do la nombro de la koreaj UK-anoj daŭre kreskas.
Ja granda domego estis la kongresejo, kie ne mankis ankaŭ Esperantaĵoj. Antaŭ ĝia ĉefa enirejo sur la herbejo troviĝas tilio kaj ŝtonbloko memore al la centjara datreveno de Esperanto kaj al la 81a UK en Prago. La kongresa libro kun la neplenaj adresoj de la kongresanoj maloportune igis onin skribi la plenajn adresojn de novkonataj esperantistoj anstataŭ cirkli la kongresan numeron en la libro.

2. Solena Malfermo
La solena malfermo de la kongreso okazis antaŭtagmeze en la 21a de julio. Min aparte atentotiris tio ke la kongreson prezidas koreo antaŭ la giganta Esperanto-flago farita de korea tekskompanio. Tiu sceno pli inspirus al koreaj esperantistoj fervoran antaŭenigadon de la Espetanto-movado, kiel la prezidanto de KEA d-ro Puramo Chong salutis al la publiko je la nomo de lando de matena kvieto kaj de lando de UEA-prezidanto.
La prezidanto de UEA Lee Chong-yeong esprimis, ke ĉi-jara kongreso, kiu festas la centrjariĝon de la Esperanto-teatro, trovis konvenan lokon en Ĉeĥio, kies prezidento Vaclav Havel estas fama dramverkisto. Sekvis bonvenigaj salutoj de la LKK-prezidanto Vlastimil Koĉvara kaj de la praga vicurbestro, kiu poste akceptis esti "Amiko de Esperanto".
Pluraj aŭtoritatoj kaj eminentuloj sendis siajn salutojn kaj mesaĝojn al la kongreso. Interalie, ĉeĥia prezidento Vaclav Havel, ĝenerala sekretario de UN Boutros Ghali, ĝenerala direktoro de UNESKO Federico Mayor kaj romankatolika kardinalo Miloslav Vlk. Ili pliprestiĝigis la kongreson, tamen dezirindas ilia subteno pli ol permesaĝa.
Muzikan paŭzeton belsonigis esperantista violonisto Jan Duda. Omaĝe al la centjariĝo de la Esperanto-teatro bulgara teatra grupo prezentis la fragmenton de la teatraĵo La unua brandfarito de Leo Tolstoj, tamen la publiko ne povis sufiĉe ĝui ĝin pro manko de mikrofonoj.
Mark Fettes, ĝenerala sekretario de UEA, tralegis novan dokumenton Manifesto de Prago, kiu entenas kiel esencajn principojn por justa kaj efika lingva ordo demokration, transnacian edukadon, pedagogian efikecon, plurlingvecon, lingvajn rajtojn, lingvan diversecon kaj homan emancipiĝon, kaj petis ĉiujn samideanojn subskribi ĝin.
Naskiĝis novaj kvin honoraj membroj de UEA: Marie Bartovska, Eli Urbanova kaj Eva Seemannova el Ĉeĥio, Zef Mjeda el Albanio, kaj Belka Beleva el Bulgario. La komitato akceptis la aliĝon de du novaj landaj asocioj: Vjetnama Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Federacio de Bhrato, kaj la demision de Mark Fettes de la posteno de ĝenerala sekretario kaj elektis Michela Lipari kiel la novan. Kiel aliĝinta faka asocio akceptiĝis la filatelista.
Krome, la inaŭguron ĉeestis ses ambasadoroj: litova, slovena, ukraina, argentina, itala kaj korea. Mi havis okazon apudi la korean ambasadoron kaj fojfoje interpreti al li. Tamen ilian trankvilan rigardon al la podio kaj flustran interpretadon tre ĝenis ofta enveno de kongresanoj en la salonangulon por honoraj gastoj. Estus pli bone ne nur antaŭsidigi ilin en aparta loko, sed ĝisvidigi la solenon sen bruo de malfruaj envenantoj.

3. Nitobe-Simpozio
La kongreson karakterizis malfermo al la eksteruloj per la simpozio dediĉita al la japana diplomato Inazo Nitobe, la asista ĝenerala sekretario de Ligo de Nacioj, kiu mem partoprenis en la 13a UK en Prago kaj tre favore raportis pri Esperanto. La Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj pri "Lingvo por internaciaj paco kaj demokratio" celis omaĝi la memoron de Inazo Nitobe, ebligi neesperantistajn fakulojn memsperti la aktualan funkciadon de Esperanto kadre de Universala Kongreso kaj aktualigi la debaton pri Esperanto kiel solvo por konkretaj kaj gravaj problemoj de internacia lingva komunikado.
Ĝin partoprenis reprezentantoj de UN, UNESKO, Eŭropa Parlamento, internaciaj neregistaraj organizaĵoj kaj de UEA. Dimanĉe ili havis okazon ekkoni la funkciadon de Esperanto kiel sola kongresa lingvo. Lunde ili pritraktis lingvopolitikon kaj praktikon ĉe UN kaj en la Esperanto-komunumo kaj ankaŭ lingvodiversecon kaj lingvan demokration kaj rolon de Esperanto en Eŭropo. Marde la simpozianoj pridiskutis la lingvoprogramojn de UNESKO kaj edukadon por tutmonda konscio pere de Esperanto kaj posttagmeze okazis la ronda tablo pri la lingvoj en internacia komunikado.
La simpozio alvokis al tutmonda debato pri lingvaj homrajtoj, lingva egaleco kaj la kvalito kaj kost-efikeco de internacia komunikado trans lingvajn barojn. Laŭ Olivier Dupuis, deputito en Eŭropa Parlamento kaj preleganto en la simpozio, la lingva egaleco en Eŭropa Unio proksimiĝas al krizo, kiun eblos eviti nur per la enkonduko de la internacia lingvo Esperanto kiel pontlingvo kaj neŭtrala dua lingvo por ĉiuj. La prelegoj kaj diskutoj okazis en Esperanto, la angla kaj la franca, kun samtempa interpretado en la aliajn du lingvojn. Kvankam la simpozio ne alireblis por ĉiuj kongresanoj pro praktikaj konsideroj, ĝi ja iugrade kontentigis siajn celojn reatentigi fakulojn kaj koncernatojn pri Esperanto, kiel solvo de internacia komunikado kaj propraokule sperti la vivan Esperanton. Iu konata lingva fakulo preleginta en la simpozio esprimis sian deziron eĉ lerni Esperanton, hejmen reveninte.

4. Fakaj kaj aliaj kunsidoj
Unuafoje UEA servis al fakaj asocioj senpage uzi giĉeton, kio estigis grandajn laŭdojn. Abundis fakaj kunsidoj: kunvenis artistoj, bahaanoj, fervojistoj, filatelistoj, filozofoj, goo-ludantoj, instruistoj, ĵurnalistoj, verkistoj, poŝtistoj kaj telekomunikistoj. katamantoj, komercistoj, kristanoj, taoistoj, medicinistoj, naturistoj, naturkuracistoj, oomotanoj, radioamatoroj, sciencistoj, skoltoj, spiritistoj, ŝakistoj, verkistoj kaj aliaj, Fondiĝis Asocio de Sociallaboristoj Esperantistoj, kiu celas interŝanĝi spertojn inter tiuj, kiuj laboras en vasta sociala kampo kaj disvastigi Esperanton inter iliaj kolegoj, kaj ankaŭ fondkunvenis nefumantoj. Okazis prelegoj pri Suĝok-terapio [manpieda terapio], kiun malkovris korea prof. Park Jaewoo kaj prezentis litovo Alfredas Maruŝka.
Multis regionaj kunsidoj pri la E-movado: azia, afrika, amerika kaj eŭropa. La kunsidon pri azia agado prezidis Takeuti Yosikazu, prezidanto de KAEM kaj landaj reprezentantoj raportis pri la stato de sialanda Esperanto-movado kaj la kunsido estis bona okazo ankaŭ informi la Unuan Azian Kongreson, kiu okazos aŭguste en Ŝanhajo. Ankaŭ afrikaj reprezentantoj en sia kunsido informis, ke en ĉirkaŭ 30 afrikaj landoj oni lernas Esperanton, tamen mankas lernolibroj kaj aliaj. Do helpo al ili necesas por plidisvastigi Esperanton. Victor Nto Nto el Kamerunio, kiu survoje al la UK estis forkaptita de fremdaj soldatoj, sukcesis kongresi lastajn kelkajn tagojn. Diskutrondon okazigis aktivuloj el ĉiuj baltmaraj landoj por baltmara kunlaboro. Aparte atentindis por interretanoj. Salonpleno da interesitoj kunvenis kaj vigle diskutis sub gvido de Mark Fettes. Ankaŭ leviĝis temo pri interreta ortografio, tamen rekomendite estis uzi modelon CX.
Franko Luin el Svedio prezentis svedan interretan paĝaron pri Esperanto, enhavantan ekde ĝeneralaj informoj ĝis baza kurso de la lingvo. La paĝaron vi trovos ĉe http://www.esperanto.se kaj povos rekte atingi la Esperanto-kurson per http://www.esperanto.se/retkurso. UEA-estrarano promesis, ke tiu ĉi kongreso estas lasta pra-kongreso sen aliĝo al interreto kaj al la elektronika poŝto.
5. Internacia Kongresa Universitato kaj AIS-kursoj
La 49a sesio de IKU (rektoro: prof. d-ro Vlastimil Novobilsky) okazis denove kunlabore kun Akademio Internacia de Sciencoj San Marino (AIS). Prelegis Reinhard Selten pri ludoteorio, Ignat Florian Bociort pri la estetiko de la literatura verko, Marjorie Boulton pri la proceso, la sorĉistino kaj ŝia kato, Vlastimil Novobilsky pri Jaroslav Heyrovsky: Nobel-premiito kaj eltrovinto de polarografio, Josef Kavka pri subakva vulkanismo en la nordbohemia terciaro, Kep Enderby pri la indiĝenaj popoloj de Aŭstralio, Mauro Nervi pri Franz Kafka kaj Prago, John Wells pri supersignoj, trasignoj kaj subsignoj, kaj Vera Barandovska-Frank pri Jan Novak: repreezentanto de internacia novhumanisma kulturo.
AIS okazigis du universitatnivelajn kursojn, kies vizitantoj laŭdezire ekzameniĝis kaj ricevis atestojn: Ludoteorio kaj la estetiko de la literatura verko. Svarmis kongresanoj, kiuj volis aŭskulti profesoron Reinhard Selten pri lia fama ludoteorio, kiu Nobel-premiigis lin en 1994. Li klarigis, ke la ludoteorio matematike modeligas kaj analizas celkonforman interagon en konflikto kaj kunlaboro, kaj atentigis, ke la ludoteorio ne traktas kiel gajni lundante ruleton aŭ pokeron kaj ankaŭ ne konsilas kiel riĉiĝi per borsa spekulado. La ludoteorio utilas por ĝeneralaj konkludoj pri la logiko de strategia interago.

6. Artaj aranĝoj
Ĉeĥa Esperanto-Asocio feliĉas je tio ke ĝi havas nemalmultajn artistajn esperantistojn, kio ja pliabundigis la artajn aranĝojn de la kongreso. Omaĝe al la centjariĝo de la Esperanto-teatro aktivis geaktoroj: Eva Seemannova prezentis la teatraĵon Eliza Premislidino, kaj Zagreba Studenta Esperanto-Grupo per Kenoaj Stilekzercoj amuzis la publikon. Bulgara Esperanto-Teatro entuziasmigis per Lanĉo kaj Triptiko kaj Georgina Almanza per Lordino Makbeto en koncertkafejo. La ĉeestantaron mirigis, rideksplodigis kaj aplaŭdigis la magiaĵoj de Trixini. Amuze farsis kaj maziumis fraŭlino Emily Barlaston, kiu estis la sola vivanta persono videbla en la BBC-televidaj lingvokursoj "Mazi en Kondolando".
Ne nur teatraĵoj, sed ankaŭ riĉis muzikaj programeroj: koncertis Aldo Fiorentin el Italio, ĉeĥaj artistaj esperantistoj, Flavio Fonseca kun sia bando el Brazilo, Jadwiga Dziegielewska el Pollando, kaj Akordo, kantensemblo el Nederlando. Ankaŭ estis ekspozicioj de pluraj artistoj profesiaj, amatoraj kaj infanaj. En dimanĉo okazis la nacia vespero, kiun lerte gvidis konataj Petro Chrdle kaj Stanjo Chrdlova, Oni povis admiri la riĉecon kaj bunton de la ĉeĥa folkloro, kiun montris profesia ensemblo per diversregionaj dancoj kaj kantoj.
En la internacia arta vespero kolektiĝis esperantistaj talentuloj. Belajn ariojn donacis ĉeĥaj operkantistoj. Kantis la internacia ĥoro, kies direktisto kaj gvidanto ricevis ĉi-jaran premion Deguchi. Hortensio kun tre eleganta, ekzotika, buntkolora hanboko aperis kaj dancis korean tradician dancon, kio ne nur forravis la publikon, sed ankaŭ arigis tiom da fotofulmoj, kvazaŭ ŝi ne bezonus la lumfokusaĵon surscenejen.

7. Ekskursoj kaj urborigardo
Nefacil-trapaŝeble homplena ponto Karolo ja pruvas la vizitindecon de Prago. Ĝiaj gotika kaj baroka arkitekturoj, malnovaj stratetoj kaj bone onservitaj kasteloj allogas admirojn de turistoj. La surmonte elstaranta katedralo Sankta Vito gardas desupre la urbon. Kastelaj turoj pro simila formo tuj imagigas al koreoj tradician ĉapon tugon. Abundas intimaj bierejoj por refreŝiĝi, kaj disdoniĝas reklamfolioj pri koncertoj en preĝejoj. La urbo multe pli bela ol antaŭ ses jaroj, kiam mi unuafoje vizitis ĝin. La rivero Vultavo kun ĉarmaj vidindaĵoj ĉe siaj ambaŭ akseloj allogas homojn al ŝipekskursoj. Karlovy Vary, tre konata banurbo kun vico da belegaj sveltaj domoj laŭ la rivereto, sed bedaŭrinde tie ni ne trovis komunan banejon, kiu multas en koreaj banurboj. Ni ĝuigis nur niajn okulojn ĉe fabelbelaj domoj kaj trinkis varman termoakvon.
Tamen nian agrablan impreson nigre makulis kelkloke trompemo de kelneroj kaj ŝoforoj. Iutage ni tagmanĝis en restoracio survoje al la katedralo. Spertinte kelkloke fikalkuladon de kelneroj, ni detale kontrolis la fakturon kaj trovis la sumon dutrione plialtigita ol laŭ la menukarto. Ĉe nia demando la kelnero respondis kun ruĝiĝanta mieno, ke enkalkuliĝis ankaŭ salo sur la tablo, kiun ni tute ne uzis por plaĉigi guston. Nekredeble estas ke kostas salo por spici laŭ gusto de kliento.

8. Junulara programo
Malfacile forigeblas penso, ke UK estas feriejo de grizharularo kaj pensiularo. Tamen oni povas rimarki la simptomon en la lastaj UK-oj, ke pli kaj pli junuloj ankaŭ UK-as. Al tio kontribuis la aktivado de loka junularo kaj TEJO, kiuj tre varie aranĝis junularan programon kadre de UK. Ĉi-jare tre riĉegis ankaŭ junularaj programeroj. Mi mem ĉeestis la muzikvesperon en fama klubejo, kie pli ol cento da junaj esperantistoj ĝuis ĵaz-rokan muzikon fare de lokaj muzikgrupoj. Do rekomendinde estas halti por UK survoje al IJK.

9. Interesaj anoncoj kaj informoj
Zagrebo, ĉefurbo de Kroatio havas novan urboprospekton en Esperanto. Ĝi riceveblas senpage ĉe la distribuanto Kroatia Esperanto-Ligo: Amruŝeva 5, HR-10000 Zagreb, Kroatio.
Germain Pirlot kompilis la liston de la eŭroparlamentanoj, kiuj pli-malpli forte subtenas eventualan uzadon de Esperanto por helpi al solvado de la lingva problemo en Eŭropa Unio. Ĝis nun 81 eŭroparlamentanoj el 626 (12.94%) subtenas Esperanton.
La plena listo de la E-aranĝoj, kiun kompilas kaj prizorgas la Budapeŝta Esperanto-Oficejo, konsulteblas ĉe la tuttera teksaĵo http://www.odin.net/esperanto/.

10. Fermo kaj sekvaj UK-oj
Venis adiaŭa momento. Ĉirkaŭ tri mil esperantistoj kongresis. Vetero tre agrabla akompanis la kongreson dum la tuta semajno. UEA-prezidanto, menciante la ĵusan bombeksplodon en Usono dum la 25a Olimpiado, emfazis la klopodon de la esperantistaro por paca mondo kaj la valoron de Esperanto kiel interpopola amikilo. Sekvis diversaj raportoj pri la kongresaj laboroj. La kongreso rezolucie invitas ĉiujn internaciajn organizaĵojn kaj lingvopolitikajn instancojn al kunlaboro kun la internacia Esperanto-movado por la konstruado de pli justa kaj demokratia lingva ordo.
La publikon salutis 51 infanoj el 21 landoj, kiuj partoprenis en la Internacia Infana Kongresto. El ili troviĝis nia promesplena knabo Han Sudok. La kongresa flago transdoniĝis al la LKK-prezidanto de la 82a UK en Adelajdo. Ĉiuj LLK-anoj kaj helpantoj surpodiiĝis, kaj pro ilia granda nombro ŝajnis ke ili nacikongresas sur la podio de la UK. La kongresa kuriero "Pragaj Sonoriloj" kun 11 numeroj servis kaj matene kaj vespere. Post Adelajdo okazos la 83a UK en Montpellier, sudfranca mediteranea feriurbo, kaj en 1999 en Berlino. Tio ja instigas koreojn duafoje organizi UK-on post la nacia unuiĝo.

La raporto aperis en La Lanterno Azia, la organo de Korea Esperanto-Asocio, en 1996.