본문 바로가기

Verkoj/Artikoloj

Senvelka entuziasmo en Budapeŝto

[raporto] Senvelka entuziasmo en Budapeŝto
Interlingvistiko:
Senvelka entuziasmo en Budapeŝto

Dum la tria semajno de la pasinta septembro okazis en Budapeŝto la tria sesio de la trijara Internacia Koresponda Interlingvistika Kurso de la Esperanto-Fako ĉe la universitato Eötvös, kiu komenciĝis antaŭ unu jaro kun dek kvar aliĝintoj. En la unusemajna sesio enhavanta ĉiutage okhoran studprogramon partoprenis ok gekorespondantoj el ses landoj: Aŭstrio, Francio, Germanio, Japanio, Koreio kaj Pollando.

En lundo estis konsultoj pri la duasemestraj studobjektoj: literaturo, movadhistorio, sintakso kaj priskriba gramatiko. En mardo kaj merkredo sekvis la parolaj ekzamenoj kaj skriba testo pri la lingvoscio. Post la fino de la tuta ekzameno merkredvespere okazis en la klubejo "Esperejo" distra kaj interkona programo en plene internacia etoso, kun ĉirkaŭ tridek geesperantistoj: familiara interbabilado, atent-tira poemrecitado de Esperantina Mirska, amuzplena kantado, interesa prezento de Choe Taesok pri koreaj kantoj, kaj aliaj. En ĵaŭdo, vendredo kaj sabato estis intensivaj prelegoj pri la studobjektoj de la kuranta tria semestro: semantiko kaj leksikologio (d-rino Horvath Katalin), literaturo (Szabo Imre), priskriba gramatiko (d-rino Koutny Ilona, d-ro Wacha Bal?s) kaj interlingvistiko (d-ino Varga-Haszonits Zsuzsa).

Dum la tuta sesio regis senĉesa studemo ĉe la studentoj, senlaca instruemo ĉe la instruistoj, kaj senvelka entuziasmo al esperantologio ĉe ambaŭ. Priparolita estis eventuala publikigo aŭ eldono de pluraj valoraj eseoj, verkitaj de la studentoj por la dua semestro. La ĉeestantoj hejmeniris kun freŝe ŝargita koro kaj studmaterialoj por la tria semestro. La kvara sesio okazos en februaro 1992. Interesiĝantoj pri la kurso direktiĝu al Ilona Koutny, Esperanto-Fako, Universitato ELTE/BTK, Pf. 107, H-1364 Budapest, Hungario

CHOE Taesok (Koreio)

La artikolo kun foto aperis en la decembra numero de Esperanto 1991.