본문 바로가기

Verkoj/Artikoloj

8a Komuna Seminario en Japanio

  [raporto] 8a Komuna Seminario en Japanio
Komuna Esperanto-Seminario (KS mallonge) inter Korea kaj Japana Junularoj estis proponita en 1980 de Amri Wandel, kiu estis elektita kiel honora prezidanto de TEJO en la 45a IJK, Kerkrade. Ĝi estis iniciatita de Korea Esperanto-Junularo en 1982 kaj poste okazis ĉiujare alterne inter ambaŭ landoj. Ĝi jam fariĝis unu el modelaj Esperanto-aranĝoj en la kampo de junulara agado.

Inter la 4a kaj 6a de aŭgusto la 8a Komuna Esperanto-Seminario inter Korea kaj Japana Junularoj okazis en Soonan Junulara Gastejo en la urbo Ĉigasaki, Japanio. 118 gejunuloj (58 el Japanio kaj 60 el Koreio) manifestis la vivecon de Esperanto en tiu ĉi evento. La seminarion organizis junaj membroj de Jokohama Esperanto-Rondo kaj ĝin aŭspiciis aliaj japanaj Esperanto-organizoj kaj sociaj organizoj.

La ĉefa temo de la seminario estis: "Koreoj kaj japanoj, kiel ni memkreskas?" Oni diskutis pri la jenaj konkretaj subtemoj: 1) Kiel ni, junuloj pensas pri la amo kaj geedziĝo? - Prezidis IWANICKI Wajik kaj raportis CHONG Myonghee kaj HAZAKAUA Joginori; 2) Kiel ni decidas elekti profesion? - Prezidis PARK Jongsop kaj raportis KIM Dokyong; 3) Kiel ni pensas pri la nova rilato inter Japanio kaj Koreio je la vidpunkto de atombombitaj koreoj?- Prezidis MIYAKE Eizi kaj raportis MATUMOTO Hiroyo; 4) Kio estas vera riĉeco por mi? - Prezidis NA Yongsong; 5) Kiel influas Esperanto mian memkreskon - Prezidis kaj raportis CHOE Taesok. Aparte de la superaj laŭtemaj grupaj kunsidoj samtempe okazis por la komencantoj Esperanto-kurso laŭ zagreba metodo, kiun HO Song gvidis por koreoj DOI Ĉieko por japanoj.

La unuan tagon de la seminario okazis vespere la prelego pri "Por interkompreniĝo inter korea kaj japana junularoj, kiun faris JUN Hak¼un, enjapania koreo, profesoro de Waseda Universitato. Li prelegis en la korea, kaj HO Song interpretis lian prelegon en Esperanton.Ankaŭ okazis la programo paradizo, kiun ĝuis ĝismalfrunokte multaj nedormemuloj. En la kunsido de aktivuloj el ambaŭlandaj esperantistoj, ili rimarkis, ke la lastaj seminarioj pli kaj pli deflankiĝas de la originala formo de seminario kaj iasence fariĝas simpla renkontiĝo, sed ne akademieca seminario. Kaj iuj proponis kreskigi la seminarion skale al Azia Junulara Kongreso. Ĉiuokaze, ĉiuj samopiniis pli deziratan reformon de la seminario.

La 2an tagon de la seminario okazis tage la diapozitiva prezentado, kiun teme pri atombombitaj koreoj faris MATUMOTO Hiroyo helpe de MIYAKE Eizi. Ili insistis, ke atombombitaj koreoj ankoraŭ estas ekster zorgoj de ambaŭlandaj registaroj, kaj ke precipe la japana registaro plejparte respondecas pri la atombombitaj koreoj. Dum la seminario ili havis subskriban kampanjon por ili. Ankaŭ okazis fakaj kunsidoj, kie oni diskutis pri jenaj temoj: Amatora radio kaj perkomputila komunikado (lSII Yosiaki, TAI Hisayuki), Problemo de atombombitaj koreoj (MATUMOTO Hiroyo, MIYAKE Eizi), Kune kreu (HOSAKA Hideki), Propono de mondkomunaj prononcliteroj(HAJAKAUA Joginori), Kio estas SAT?(TANI Hiroyuki), kaj Metodoj por kreskigi la personecon perfekta en ŭonbulismo (CHOE Taesok).

Vespere okazis la programo, gaja vespero, kio efike kaj sufiĉe allogis la gejunulojn. En ĝi la pupteatra¼o la 'Reĝidino Baridegi', unu el koreaj ŝamanismaj mitoj, estis prezentita de la Pupteatra Trupo 'Espera Mondo'. Koncertis kantistino TANAKA Akiko kun akompano de NOBUKUNI Hirosi.

La lastan tagon de la seminario okazis matene raportoj pri ĉiuj agadoj faritaj dum la seminario. Post la seminario ĉirkaŭ 60 gejunuloj vizitis "Jokohaman Ekspozicion '89". Laŭpete de Jokohama Esperanto-Rondo, la gubernia aŭtoritato Kanagaŭa invitis KEJ-delegacion al la ĉefa evento de la ekspozicio, "Mi Amas Azion". Estis memorinde, ke la koreaj vizitantoj unuafoje rigardis en la ekspozicio la prezenta¼on de Norda Koreio.

Kvankam ĉi tiu seminario parte estigis problemojn kaj plendojn, oni neniel povis malalte taksi, ke ĝi kontribuis al pli intima amikeco, pli profunda kompreniĝo inter ambaŭlandaj esperantistoj kaj pli aktiva junulara movado en orienta Azio. Estis rimarkinde, ke la nombro de la koreaj partoprenantoj trioble multiĝis kompare kun la antaŭaj seminarioj okazintaj en Japanio. Espereble, en iamaj estontaj seminarioj partoprenos junuloj el ĉiuj anguloj de Azio, eĉ el la mondo.

Aperis la raporto en la septembra-oktobra numero 1989 de La Espero el Koreio.
Tiam mi estis prezidanto de KEJ kaj de KEJ-delegacio de KS-8.