본문 바로가기

Verkoj/Artikoloj

Petr Chrdle, ĉeĥa esperantisto

[intervjuo] Petr Chrdle, ĉeĥa esperantisto
Meze de novembro venis al Seulo d-ro Petr Chrdle, ĉeĥa esperantisto, kiu estis la unua vizitanto al Koreio inter sialandaj esperantistoj. De pluraj jardekoj li tre aktivas en la Esperanto-movado. Do nia redakcio havis la okazon intervjui lin kaj iom konigi liajn pensojn kaj laborojn. Lin intervjuis CHOE Taesok.

Taesok: Kiucele vi venis al Koreio?
Petr: Estas kelkaj kialoj, kiuj igis min viziti Koreion. Unue, mi havas ĉi tie amikon, kies landon mi emis ekkoni. Sed verdire, la ĉefa kialo estas prepari karavanon de mia firmao KAVA-PECH venontjare al la UK kaj al la unua azia AIS-studadsesio en Japanio tuj post la UK.

Taesok: Vi menciis vian firmaon KAVA-PECH. Ĉu vi povas iom prezenti ĝin al niaj legantoj?
Petr: Volonte. Temas pri la firmao, kiun mi fondis antaŭ pli ol unu jaro kaj kiu ne celas speciale Esperanto-merkaton, male ĝi servas precipe al neesperantistaj klientoj el eksterlandoj. Sed inter la lingvoj, kiujn ni uzas, estas ankaŭ Esperanto krom la germana kaj angla. Eĉ mi povas diri, ke helpe de la entreprenado por neesperantistoj mi povas servi ankaŭ al esperantistoj, kio ja restas mia hobio. Kiel tia portas al mi precipe ĝojon, dum la servoj por neesperantistoj partneroj devas vivteni min kaj mian familion.

Taesok: Kial vi opinias, ke la servoj por esperantistoj ne povas porti profiton?
Petr: Tio ne estas bone komprenita. Sed ankaŭ en Esperanto-merkato regas merkataj leĝoj kaj nun estas pli da ofertoj ol bezonas la klientaro. Krome mi spertis, ke multaj Esperanto-firmaoj laboras tro amatore. Do mi volas per mia laboro por neesperantistoj montri, ke mia firmao estas vere profesinivela. Kaj ĝis nun tio estis sukcesplena, tial servoj por esperantistoj povas resti preskaŭ senprofitaj aŭ eĉ havi planitan malprofiton, se ili portas al mi precipan ĝojon, kio validas ekzemple pri la eldonado de SANO.

Taesok: Kion vi preparas por proksima estonteco por esperantistoj?
Petr: Mia firmao enhavas tri ĉefajn fakojn: ili estas eldonejo de plejparte faka kaj scienca literaturo, turisma agentejo kaj konsultejo servanta al la kreo de kontaktoj inter ĉeĥaj kaj eksterlandaj firmaoj. Por esperantistoj servas ĝis nun miaj eldonejo kaj turisma agentejo. Ĉi-jare mi transprenis de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiu pro ekonomia premo decidis ne plu daŭrigi la eldonadon de SANO. Krome ni baldaŭ aperigos kurson de Esperanto por ĉeĥaj lingvanoj dum tri monatoj, la duan eldonon de la elĉerpita "Propedeŭtika Valoro de la Internacia Lingvo" de prof. Frank, kaj kelkajn fakajn publikaĵojn el la fako de pedagogia kibernetiko, sed ankaŭ kelkajn beletraĵojn, interalie, rakontojn de konata ĉeĥa verkisto Haŝek kaj sekve la Bonan Soldaton Ŝvejk. En turisma branĉo mi preparas printempe "Lernejon de Dorso", kiu donos al la partoprenantoj sciojn, kial iliaj dorsoj doloras. Kaj du kuracistoj, esperantistoj (d-ro Hradil kaj d-ino Kopeĉna) praktike lernigos ilin, kiamaniere defendi sin antaŭ tiaj doloroj. En junio ni aranĝos komune kun Karla Universitato Praha kaj AIS San Marino la 4an Konferencon pri la Kibernetika Pedagogio EDUTECH 94, kiu ne estas poresperantista aranĝo (la laborlingvoj estas germana, angla kaj ĉeĥa). Tamen mi mencias ĝin, ĉar kaze de intereso de esperantistoj, mi provizos ilin per Esperanto-tradukoj. Julie mi sensekve aranĝos la Kolokvon de la Akademio de Esperanto, helpos al la aranĝo de SAT-kongreso kaj aranĝos ĝian antaŭkongreson. Tuj post SAT-kongreso mi akompanos mian karavanon al la UK en Seulo kaj sekve al Tokio pro la AIS-studadsesio (tiamaniere helpante venigi al la UK ankaŭ AIS-anojn, kiuj ne kutimas partopreni UK-ojn), fine de aŭgusto aŭtobusan karavanon de Prago al San Marino por partoprenantoj de la 13a Sanmarina Studadsesio de AIS kaj kiel la lastan aranĝon de la jaro 1994 por esperantistoj mi preparas internacian simpozion "Entreprenado pere de Esperanto", kiu servu por interŝanĝo de spertoj al tiuj entreprenistoj, kiuj celas en Esperantio profesiajn servojn.

Taesok: Kelkfoje vi tuŝis AIS San Marino. Pri kio precize temas?
Petr: Akademio Internacia de la Sciencoj sukcesplene strebas fariĝi universitata klerigejo kaj scienca esplorejo por la internacia komunumo komprenanta la Internacian Lingvon (ILo = Esperanto). Oni povas tie plejparte longdistance, partete dum studadsesioj akiri sciencajn gradojn en ĉiuj 4 ŝtupoj (bakalaŭreco, magistreco, doktoriĝo, habilitdoktoriĝo). Sed oni ankaŭ science prilaboras diversajn temojn en AIS-projektoj, nun ekzemple, Lingve Orientigan Instruadon (utiligeblon de antaŭa lernado de Esperanto por sekva lernado de aliaj fremdaj lingvoj), aŭ harmoniigon de la instruado en la branĉo de kibernetika pedagogio en diversaj eŭropaj universitatoj.

Taesok: Kia estas via kariero en Esperantio?
Petr: Post ellerno de Esperanto, kiu min plene kaptis, mi ekaktivis ene de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio), kie mi baldaŭ fariĝis gvidanto de ĝia Fake Aplika Komisiono, dum du periodoj mi estis prezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kies vicprezidanto mi estas nun. Du periodojn mi estis komitatano de UEA, kies faka delegito mi restis, sed nun mi koncentriĝas plejparte por mia aktivado en AIS San Marino, kie mi plenumas la rolon de Senata Sekretario. Nelaste mi vidas mian rolon en la Esperanto-movado bone servi pere de mia firmao.

Taesok: Kion vi volas mesaĝi al niaj legantoj?
Petr: Mi venis en Koreion, kiel en mian unuan azian landon kaj mi estis tre surprizita. Miaj impresoj estas tre pozitivaj, ke en tia granda betona urbego (tamen kun belegaj palacoj) vivas tiom sinceraj, helpemaj kaj sindonemaj homoj. Mi havis eblon renkontiĝi kun multaj esperantistoj, neformale, sed ankaŭ dum mia prelego en la kursejo de Korea Esperanto-Asocio. La nombro de la aŭskultantoj en tute plena salono, iliaj sincereco kaj scivolemo ege riĉigis min pri novaj spertoj. Sed ankaŭ mi povas diri la samon pri miaj prelegoj kaj sekvanta diskutado kun universitataj studentoj neesperantistaj. Ĉie regis tre varme homeca atmosfero kaj mi forlasas Koreinon kun la plej bonaj sentoj kaj iam ajn laŭeble mi volonte revenos. Mi deziras al Korea Esperanto-Asocio kaj al ĉiuj ĝiaj membroj kaj funkciuloj firman sanon kaj multe da sukcesoj kaj kun la organizado de la UK, kaj en iliaj privata vivo kaj poresperanta agado.

Aperis la intervjuo en la novembra-decembra numero 1993 de La Espero el Koreio.