본문 바로가기

Verkoj/Artikoloj

Fani Mihajlova, bulgara esperantistino

Kun Fani Mihajlova, 47-jara, konata E- instruistino kaj aktivulino en Bulgario faris
Choe Taesok, nun studcele vojaĝanta en Eŭropo, la intervjuon, kiu celas konigi al nia legantaro
la aktivan agadon de unu el la fekundaj landoj de Esperanto-movado.


Taesok: S-ino Fani Mihajlova, bonvolu prezenti vin antaŭ la legantaro de "La Espero el Koreio".

Fani: Esperantistino mi estas de la jaro 1963. Estante studentino mi ekinteresiĝis pri Esperanto kaj eklernis ĝin aŭtodidakte. La okazinta tiujare en Bulgario TEJO kongreso donis al mi la bonegan ŝancon eniri Esperantion kaj de tiam la lingvo de d-ro Zamenhof okupas gravan rolon en mia vivo. Ĝi eĉ estiĝis mia profesio de 1974. Mi oficas en Bulgara Esperanto-Asocio. Mi estas kontenta, ke ankaŭ mia filino estas esperantistino.

Taesok: Miascie, la historio de bulgara Esperanto-movado estas konsiderinde longa kaj ankaŭ ĝia agado estas tre aktiva, forta. Mi petas vin skizi la historion kaj movadon de la bulgara esperantistaro.
Fani: Jes, la ideoj pro monda helplingvo trovis adeptojn en Bulgario en la lastaj jardekoj de la pasinta jarcento. La informoj pri la apero de Lingvo Internacia de d-ro Zamenhof, atingintaj nian landon pere de rusaj gazetoj, vekis interesiĝon. Unua lernis la lingvon Miloslav Bogdanov, kiu vaste propagandis la lingvon kaj pretigis lernolibron de Esperanto en 1889. La unua Esperanto-klubo fondiĝis en Sofio en oktobro 1889. En decembro de la sama jaro aperis la unuaj du numeroj de la bulgara Esperanto-gazeto, "La Mondlingvisto" -la unua landa presorgano de Esperanto-movado. La fondita en 1901 Esperanto-klubo "Stelo" en mia urbo Plovdiv eldonis la unuan ilustritan Esperanto-gazeton "Rondiranto". Bulgara Esperanto-Asocio estis fondita en 1907 kaj ĝia presorgano "Bulgara esperantisto" komencis aperi en 1919. En 1921 Esperanto estis aprobita de la ministerio de popola klerigo kiel nedeviga lernobjekto en la mezlernejoj. En 1930 kreiĝis Laborista Esperanto-Asocio kun presorgano "Balkana laboristo", poste "Meĵdunaroden Rabselkor" (bulgarlingva). En Esperanta traduko aperis verkoj de multaj elstaraj bulgaraj verkistoj. Multaj esperantistoj partoprenis antifaŝisman batalon. Post la 2a mondmilito la movado reaktiviĝis kaj komencis stabiliĝi organize kaj en la lasta jardeko ankaŭ finance. Nun BEA havas proksimume 9000 membrojn, organizitajn en ĉirkaŭ 200 societoj. BEA subvencias la agadon de la lokaj societoj. La financan bazon de la Asocio certigas la asocia firmao "Globus" (Globo), kies ekonomiaj entreprenoj funkcias en diversaj urboj.

Taesok: Multfama estas la agado de la bulgaraj esperantistoj. Krome, ĉu vi mencius la kulturan agadon de vialandaj esperantistoj?
Fani: Kompreneble, prioritataj sferoj de BEA estas la kulturo kaj instruado de Esperanto. Konsiderinda estas la eldona agado en la pli ol 80-jara historio de nia movado. Konata en la mondo estas la aktivado de Bulgara Esperanto-Teatro, kiu debutis en 1958. Ĝi prezentis siajn spektaklojn ne nur antaŭ esperantista publiko, sed antaŭ la partoprenantoj en multaj UK-oj. Tradicie en mia lando okazas artkonkursoj. En kelkaj urboj funkcias Esperanto-kulturdomoj.

Taesok: Rimarkindas por mi, ke en vialanda Esperantio multaj pagataj esperantistoj laboras plentempe en la centro kaj ankaŭ en lokaj societoj, kio certe kontribuas al konstanta progreso de Esperanto-movado. Kiamaniere solvi financan aferon por ili?

Fani: Danke al la financa subteno flanke de "Globus", BEA havas eblecon pagi salajrojn al kelkaj plentempe laborantaj oficistoj en la asocia kancelario kaj en la departementaj centroj. La elektita en la lasta nacia kongreso (fine de junio komence de julio ĉi-jare) nova estraro verŝajne faros iujn ŝanĝojn en la strukturo de la Asocio kaj koncerne al nunaj ekonomiaj cirkonstancoj en la lando, kiuj efikas ankaŭ al la financa stato de BEA, malpliigos la nombron de la oficistoj.

Taesok: Dum la dudektaga ĉeesto en la kurso okazinta en Internacia Esperanto-Kursejo, mi sentis, ke en via lando Esperanto estas instruata organize, sisteme, intensive. Kia estas la situacio de Esperanto-instruagado, kiel konsistas la Esperanto-kursoj, kaj kiamaniere naskiĝas Esperanto-instruisto?
Fani: Esperanto estas instruata en kursoj organizataj de la societoj, kulturdomoj kaj de la Asocio mem. En diversaj lernejoj ankaŭ funkcias kursoj aŭ en studrondoj pri Esperanto. Krome Esperanto estas fakultative instruata en mezlernejoj. En kelkaj mezlernejoj (en Sofio kaj Varna) Esperanto estas normala, regula (elektebla) lernobjekto. Esperanto estas fakultative instruata en kelkaj altlernejoj en Bulgario. Laŭ nia sistemo la instruado de Esperanto okazas en tri niveloj: unua grado por komencantoj, dua grado por daŭriga kurso, tria grado por por perfektiga kurso. Ĉiu kurso finiĝas per ekzameno.La sukcesintoj rajtas plu lerni en la sekva grado, la finintoj de triagrada kurso post ekzameno ricevas diplomon pri scipovo de Esperanto. Ili rajtas specialiĝi en kursoj pri tradukarto kaj instrurajtigo. La diplomoj de la Esperanto-instruistoj estas agnoskataj de la ministerio de popola klerigo kaj ili rajtas gvidi ĉiuspecajn kursojn. La laboro de Esperanto-instruistoj estas pagata de la instanco, kiu organizas la kursojn. Estas organizata ankaŭ naciaj kaj internaciaj kursoj de Esperanto. La lastaj funkcias en Internacia Esperanto-Kursejo en Pisanica ĉiusomere en julio kaj en aŭgusto kaj estas dudektagaj.

Taesok: Kion vi bondeziras al la legantaro de "La Espero el Koreio"?
Fani: Al la legantoj de "La Espero el Koreio" mi deziras bonan sanon kaj amikan kunlaboron por la progreso de nia movado en la paciĝanta mondo.

Aperis la intervjuo en la septembra-decembra numero 1990 de La Espero el Koreio.