본문 바로가기

Tradukoj/Predikoj

Kompendio pri ŭonbulismo

[prediko] Kompendio pri ŭonbulismo
Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Ŭonbulismo

Kompendio pri ŭonbulismo

1. Kio estas ŭonbulismo
Kia religio estas ŭonbulismo?
Ŭonbulismo estas nova budhismo. Ŭonbulismo komenciĝis per la granda iluminiĝo de Sotesano en la 28a de aprilo de 1916.
Sotesano post granda iluminiĝo tralegis sanktajn librojn de diversaj religioj. Leginte la sutron Diamanto, li diris: "Ŝakjamunio estas vere la sanktulo el ĉiuj sanktuloj. Mi iluminiĝis meminstruite, sed kiam mi retrorigardas mian proceson ekde la studmotivo ĝis la iluminiĝo, multas koincidoj kun liaj faroj kaj diroj, tial mi atribuas lin kiel la antaŭulon de mia darmo." Li aldiris: "Kiam mi malfermos eklezion estonte, mi ĉefdoktrinigos la budhan darmon kaj konstruos tute senmankan kaj grandan eklezion en ĉi tiu mondo." Tial oni povas diri, ke ŭonbulismo estas nova budhismo.

2. Fondinto Sotesano
La fondinto de ŭonbulismo estas Sotesano. Lia familia nomo estas BAK, lia persona nomo Ĝungbin kaj lia respekta titolo Deĝongsa, kiu signifas grandan majstron. Sotesano estas lia alnomo. Li naskiĝis kiel filo de ordinara kamparano la 5an de majo 1891 en Koreio.
Ekde la 6a aĝo li aparte scivolis pri la naturaj fenomenoj kaj homaj aferoj. Kun la tempo pli kaj pli vekiĝis liaj demandoj kaj li strebadis solvi ilin. Finfine, kiam li sidis silenta frumatene en la 28a de aprilo 1916, subite klariĝis lia spirito kaj estiĝis nova energio. Ĉiuj demandoj do solviĝis unu post la alia. Li esprimis sian senton, ke "La luno leviĝas freŝvente, kaj ĉio lumiĝas spontane."  
Li jene esprimis la veron, pri kiu li iluminiĝis meminstruite: "Ĉiuj estaĵoj enestas en unu esenco kaj ĉiuj instruoj devenas de unu fonto, en kio la vojo de eterno kaj la principo de karmo fundamentas unu la alian kaj formas unu rondaĵon." Li fine atingis grandan iluminiĝon kaj aspiris instrui homojn sub la slogano: "Jam progresas materio, ni disvolvu la spiriton."
Do ŭonbulanoj respektas Sotesanon kiel fontinton de ŭonbulismo kaj kiel budhon iluminiĝintan pri la vero kaj siatempaj liaj disĉiploj rigardis lin kiel vivan budhon.

3. Fondmotivo de ŭonbulismo
“Nun laŭ la progreso de scienca civilizo pli kaj pli malfortiĝas la spirito de homo, kiu devas uzi materion, dum la potenco de materio uzenda por homo ĉiutage prosperas kaj venke regas la spiriton malfortiĝantan, tial male ĉiuj homoj ne povas eviti vivon sklavan al tiu materio. Kiel do en ilia vivo ne estus ondoplena sufermaro?
Do la fondmotivo estas konduki ĉiujn vivulojn en ondoplena sufermaro al senlime vasta paradizo, pligrandigante spiritan potencon kaj venkante materian potencon per verreligia kredo kaj realmorala trejno.”

Nuntempe la homaro vivas en la mondo kun materia abundeco, sed la spirito de homoj, kiuj ja devas utiligi materion, malfortiĝas kaj sklaviĝas al materio. Tial homoj ne povas eviti grandajn suferojn. Do la fondmotivo estas fortigi la spiriton de ĉiuj vivuloj per verreligia kredo kaj realmorala trejno kaj fari ilin mastroj bone utiligantaj materion kaj fine vivigi ilin en senlime vasta paradizo.
Jen estas grave, ke Sotesano substrekis kunprogresigon de spirito kaj korpo kaj difinis verreligian kredon kaj realmoralan trejnon kiel la kunprogresigan metodon. Li proklamis la fondan sloganon: "Jam progresas materion, ni disvolvu  la spiriton," kaj transdonis al la homaro la mesaĝon de espero.
La slogano klare diras, ke la misio de religio estas ĝuste tio, ke oni ne alkroĉiĝu al spirita praktikado nek avidu materion, sed strebu al la sano de spirito kaj korpo kaj vivu en reala paradizo.

 
4. Kredo de ŭonbulismo

4.1. Objekto de Kredo  
La kredobjekto de ŭonbulismo estas la darmkorpa budho 'unu cirklo'(〇).
Unu cirklo (〇 ilŭonsang en la korea) estas la darmkorpa budho, kaj la darmkorpa budho estas ĝuste la kvar bonfaroj. Do oni diras, ke unu cirklo estas la darmkorpa  
La kvar bonfaroj (ilŭonsang en la korea) estas ĉiela-tera bonfaro, gepatra bonfaro, kunvivula bonfaro kaj leĝa bonfaro kaj esprimas la karakteron de la darmkorpa budho, kiun enhavas ĉiuj estaĵoj de la universo.
Laŭ la budhana vidpunkto budho havas tri korpojn. La darmkorpo, dharmakaya (s.), estas la vera naturo de budho, kiu identas kun la esenco de la universo. La ĝukorpo, sambhogakaya (s.), estas la korpo de budho, kiu ĝuas la veron rezulte de longa bodisatva praktikado. La ŝanĝkorpo, nirmanakaya (s.), estas la korpo de budho, kiu laŭvole aperas en diversaj formoj por savi ĉiujn vivulojn. Budhanoj adoras kiel sian kredobjekton budhofiguron, kiu estas la ŝanĝkorpa budho. Tamen ŭonbulanoj adoras kiel sian kredobjekton la darmkorpan budhon, kiu estas la vero.  
Unu cirklo, kiu esprimas la darmkorpan budhon, ja estas kiel la darmkorpa budho. Ĝi estas la kredobjekto kaj praktikmodelo de la ŭonbulanoj (orientaj religioj opinias, ke kredo kaj praktikado estas tute egalaj). Oni ne povas vidi la realaĵon de la vero, la darmkorpan budhon. Tial la darmkorpa budho estas esprimata per unu cirklo kaj unu cirkloestas figure adorata de la ŭonbulanoj.

4.2. Deveno de unu cirklo
Estas konate, ke la budhana majstro Hjeĉung (慧忠) de la ĉina dinastio Tang komencis pentri unu cirklon. Post sia iluminiĝo instruante siajn disĉiplojn dum 28 jaroj, Sotesano diris, ke ili ne kredu nur homon, sed kredu la veron, pri kiu tiu homo iluminiĝis. La vero estas ĝuste la darmkorpa budho. Cerbuminte kiel figuri la darmkorpan budhon, Sotesano forme prezentis ĝin per unu cirklo. Li opiniis, ke cirklo estas la plej taŭga simbolo, ĉar cirklo estas sen komenco kaj sen fino kaj senlime cirkuladas.
La vero, ĝuste la darmkorpo, estas origine malplena kaj senforma kaj transcendas tempon kaj spacon. Ĝi estas ĉiam senŝanĝa kaj entenata en ĉiu estaĵo de la universo. Ĝi respondas al ĉiuj aferoj kaj principoj kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma. Tial unu cirklo (〇) estas la plej taŭga simbolo de la darmkorpa budho.      
Nuntempuloj diras, ke cirklo estas la plej perfekta formo. Mi opinias, ke tiu kialo estas tio, ke ĝuste cirklo simbolas la perfektan, kompletan, justan kaj malegoisman veron.

 
5. Ideo de ŭonbulismo

5.1. Vero de unu cirklo
Unu cirklo estas la fonto de ĉiuj estaĵoj en la universo, la mensosigelo de ĉiuj budhoj kaj sanktuloj, la naturo de ĉiuj vivuloj, la stato en kiu ne distingiĝas grando, malgrando, esto kaj neesto, la stato en kiu ne estas naskiĝo, morto, veno kaj iro, la stato en kiu ĉesas karma repago por bono kaj malbono kaj la stato en kiu tute malplenas vorto, nomo kaj formo. Laŭ la lumo de okulta saĝo en trankvila malpleno distingiĝas grando, malgrando, esto kaj neesto, malsamiĝas karma repago por bono kaj malbono kaj evidentiĝas vorto, nomo kaj formo, tiel ke la tri mondoj en la dek direktoj klare elmontriĝas kiel unu globo sur la manplato. La povo de mistera esto en vera malpleno libere aperas kaj malaperas pere de ĉiuj estaĵoj en la universo tra senkomenca vasta eono. Tio estas la vero de unu cirklo.

☞ Vero estas vorte neesprimebla, sed la vero de unu cirklo estas la fonto de ĉiuj estaĵoj en la universo, kaj estas la mensosigelo de ĉiuj budhoj kaj sanktuloj kaj estas la naturo de ordinaruloj kaj vivuloj kaj estas la principo, kiu kontrolas ĉiujn ŝanĝojn de la formiĝo, daŭrado, detruiĝo kaj malpleno de ĉiuj estaĵoj en la universo kaj de la naskiĝo, maljuniĝo. malsano kaj morto kaj sesvoja transmigrado de ĉiuj vivuloj.
Do ĝi estas unueca, egala, perfekta kaj justa kaj estas origine malplena. Tamen ĝia povo libere aperas kaj malaperas pere de ĉiuj estaĵoj en la universo kaj ĝi estas eterne senmorta.

5.2. Unucirklismo de Sotesano
  Sotesano diris post sia iluminiĝo: "Ĉiuj estaĵoj enestas en unu esenco kaj ĉiuj instruoj devenas de unu fonto," kaj li instruis, ke unu cirklo estas la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj, kaj ke la kvar bonfaroj estas ĉiuj estaĵoj en la universo, kaj ke la fonto origine estas unu.
Ĉiuj sanktuloj kun kompato kaj favoro instruis ĉiujn, rigardante la dekdirekan mondon kiel unu familion kaj la kvar vivulojn kiel unu korpon. Tio estas ĝuste unucirklismo de Sotesano.

5.3. Trisamismo de Ĝongsano
Ĝongsano estas  la 2a ĉefmajstro de ŭonbulismo. Li proklamis la trisamisman etikon, kiu estas principo por plenumi la unucirklismon de Sotesano.
Trisamismo estas: unu principo (ĉiuj religioj originas el unu sama vero), unu familio (ĉiuj vivuloj interligiĝas per unu sama energio) kaj unu laboro (ĉiuj laboroj havas unu saman celon bonigi la mondon).
Jen estas la versaĵo de Ĝongsano:
“Kun unu principo en unu heĝo, ni, unu anaro en unu hejmo, kiel unu laborulo en unu ejo, do konstruu l’ tutan mondon de unu cirklo.”

5.4. Versaĵo de  Desano
Desano estas la tria ĉefmajstro de ŭonbulismo. Li proklamis: “Vero estas unu; ankaŭ mondo estas unu; la homaro estas unu familio; kaj la mondo estas unu laborejo; ni malfermu do la mondon de la unu.”

Kiel supre menciite, la ideo de ŭonbulismo asertas, ke la tuta homaro konstruu unu mondon egalan por ĉiuj kiel la familian komunumon devenintan el unu fonto.


6. Praktikado de ŭonbulismo
  
6.1. Fundamento de kredo kaj praktikado
* Unucirklismo de Sotesano estas ke la fonto de vero estas unu.
* Unu cirklo estas la darmkorpa budho kaj la modelo de kredo kaj praktikado.  
* Ni kredas karmon (kaŭzon kaj rezulton) kaj metempsikozon.
   Ĉiu kaŭzo nepre alportas sian rezulton. La rezulto denove fariĝas kaŭzo kaj alportas novan rezulton. Ĉiuj vivuloj transmigradas tra la tri tempoj de antaŭa vivo, nuna vivo kaj posta vivo.
* Ja budhofiguro estas ĉie, ni adoru budhon ĉiuage.
Ĉiuj estaĵoj havas unu fonton laŭ la vero kaj havas la saman budhecon. Tial ĉie estas budho kaj ĉio estas budho.Do ni adoru budhon ĉe ĉiu nia ago.
Ni ricevas la bonfarojn de ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝo, kaj ni devas rekompenci rekte ilin ĉiujn. Rekomenci estas ĝuste adori budhofiguron.
* La kvar nepraĵoj estas metodo por egaligi la mondon.
  estimo al sindonulo>
* Tri studoj kaj ok sintenoj estas metodo de praktikado.
Tri studoj: spirita kultivo, afera-principa esploro, justaga elekto.
Ok sintenoj: 1) kvar havendaj: kredo, sinkuraĝigo, scivolo penado
             2) kvar forigendaj: nekredo, avido, maldiligento, malsaĝo.
                   
6.2. Mensuzado kaj ĉefaj punktoj de ĉiutaga praktikado

1) Mensuzado celas, ke ni eksciu perfektan kaj kompeletan, justan kaj malegoisman menson kaj faru perfektan agon ĉe ĉiu situacio, komparante kun la origina menso. Ĉi tiu mensuzado estas distingaĵo de ŭonbulana praktikado kaj per menstudo ni celas akiri bonan personecon, atingi budhecon kaj savi ĉiujn vivulojn.
Nuntempe ĉiuj homoj de infano ĝis plenkreskulo en korea socio interesiĝas pri menskontrola trejno kaj ĝi grande kontribuas al homnatura eduko.

2) Ĉefaj punktoj de ĉiutaga praktikado estas la principo de ŭonbulana doktrino kaj estas la esenco de ŭonbulana praktikado. Ni ĉiutage parkere recitas kaj praktikas la naŭ punktojn. Per tio ni povas akiri la tri grandajn fortojn (fortojn kultivi spiriton, esplori aferon kaj principon kaj elekti justan agon) kaj ankaŭ atingi personecon kiel budho kaj fari kompatan agon kiel budho.

<Ĉefaj punktoj de ĉiutaga praktikado>

1. La mensogrundon origine ne estas maltrankvilo, sed estiĝas laŭsituacie, tial ni starigu la koncentriĝon de memnaturo por forigi la maltrankvilon.
2. La mensogrundon origine ne estas malsaĝo, sed estiĝas laŭsituacie, tial ni starigu la saĝon de memnaturo por forigi la malsaĝon.
3. La mensogrundon origine ne estas maljusto, sed estiĝas laŭsituacie, tial ni starigu la precepton de memnaturo por forigi la maljuston.
4. Ni forigu nekredon, avidon, maldiligenton kaj malsaĝon per kredo, sinkuraĝigo, scivolo kaj penado.
5. Ni turnu plendan vivon en dankan vivon.
6. Ni turnu dependan vivon en memstaran vivon.
7. Ni turnu nelernscipovulon en bonlernulon.
8. Ni turnu neinstruscipovulon en boninstruulon.
9. Ni turnu egoiston en altruiston.

C. Tagordo de ŭonbulano
1) Matene ni vekiĝas je la kvina, preĝas, sidmeditas, faras fizikan ekzercadon kaj purigas ĉirkaŭon.
2) Post matenmanĝo ni kunvenas kaj preparas nin por tiutagaj laboroj.
3) Tage ni faras kutiman studon aŭ laboron.
4) Vespere ni faras budhonoman ĉantadon kaj skribas taglibron.
5) Nokte ni preĝas je la 9a kaj duono kaj ekdormas je la 10a.
6) Laŭokaze ni legas sanktajn librojn.
7) Dimanĉe au en fiksita tago ni partoprenas en darmkunveno.