본문 바로가기

Tradukoj/Libroj

La Ĝongsana Instruo

"정산종사 법어" 에스페란토판 (2000)

Ĝongsano estas alnomo de SONG Gju (1900-1962) kaj estis la ĉefdisĉiplo de Sotesano kaj la eklezia estro  (1943-1962) de ŭonbulismo. Li postlasis sian faman predikon pri trisamismo: unu principo (ĉiuj religioj originas el unu sama vero), unu familio (ĉiuj vivuloj interligiĝas per unu sama energio) kaj unu laboro (ĉiuj laboroj havas unu saman celon bonigi la mondon). Ĉi tiu enhavas liajn parolojn kaj estas unu el la oficialaj sanktaj libroj de ŭonbulismo.

------------------------------------------------------------------
La Ĝongsana Instruo (1972)
El la korea tradukis CHOE Taesok. Iksan: Ŭonbulismo, 2000. 298p.
Bindita. Mendebla ĉe la tradukinto: ds@esperanto.lt