본문 바로가기

Fabloj budhanaj

[fablo-001] Semado de rostitaj grajnoj

El "Budhanaj Fabloj"

Iu stulta homo trovis sezamajn grajnojn en bovlo kaj manĝis manplenon da krudaj grajnoj. Sed ilia gusto ne estis agrable dolĉa kiel sezama oleo, sed male fiŝodora.
"Sezama oleo estas tre bongusta, sed kial do sezamaj grajnoj ne estas tiaj?"
Rigardante tion, lia najbaro diris:
"Nur rostitaj sezamaj grajnoj donas sian bonguston."
Aŭdinte tion, li tuj rostis kaj manĝis sezamajn grajnojn. Li tovis ilin vere bongustaj. Li do ekpensis:
"Ja stultaĵo estas pene rosti kaj manĝi sezamajn grajnojn. Se mi semos sezamajn grajnojn anticipe rostitajn, ili fruktos la grajnojn jam bongustajn, ĉu ne?"
Li rostis kaj semis ĉiujn sezamajn grajnojn, kiujn li havis hejme. Sed neniu el la rostitaj grajnoj povis ĝermi. Fine li perdis ĉiujn grajnojn kaj ankaŭ fuŝis la kampon, sur kiu li pene semis ilin.

* * *
Eĉ ne provu purigi la nazon, ne mantuŝante ĝin. Frukto estiĝas el amarega pacienco. Tio same validas por kultivado de menso. Endas semi krudan grajnon. Nur ĝi entenas vivon. Do endas semi en nia vivo ne la dolĉan avidon de korpo, sed la krudan menson nemakulitan per avido.


Tradukis CHOE Taesok