본문 바로가기

Fabloj budhanaj

[fablo-005] Senbirda lando

[fablo-005] Senbirda lando
El "Budhanaj Fabloj"

Senbirda lando

Estis iu lando, kie ne troviĝis birdoj. Tion aŭdis unu komercisto. Li alportis korvon al la lando kaj montris la korvon en bazaro. Homoj, kiuj unuafoje vidis korvon, tre scivolis kaj diris:
"Ho, unuafoje mi vidas tiel amindan beston! Rigardu! Ĝi havas kanaŭ ilon, per kiu ĝi povas flugi en la ĉielo. Kaj ĝiaj okuloj brilas kvazaŭ juvelo."
Kiam homoj amasiĝis kaj laŭdis la kovron, la korvo ĝojkriis.
"Ha! tiu besto scipovas eĉ kanti!"
Auŝkultinte la korvon, homoj volis konkure aĉeti ĝin. Fine iu riĉulo multkoste aĉetis ĝin post marĉando kun la komercisto.
La riĉulo bredis la korvon en ora kaĝo kaj nutris ĝin per bongusta viando kaj frukto. Pli kaj pli fieris la korvo.
Iun tagon, alia komercisto kun dresita pavo vizitis la landon. La dresita pavo kantis ĉe lia fingroklako kaj dancis laŭ liaj aplaŭdoj. Krome, kiam ĝi disvolvis siajn flugilojn, bele brilis buntaj koloroj.
La riĉulo, kiu antaŭe aĉetis la korvon, venis al la bazaro kaj marĉandis:
"Kontraŭ kiom da mono vi vendos ĉi tiun birdon?"
Fine la sama riĉulo aĉetis la pavon kontraŭ la dekobla prezo de la korvo.
Reveninte hejmen li elprenis la korvon el la ora kaĝo kaj enmetis la pavon en la lokon.
Jam neniu ŝajnigis sin konanta la korvon. Do, la korvo, kiu ne ricevis nutraĵon, devis sin vivteni, priserĉante postrestaĵon en rubujo.

* * *

Kiu ne vidis tagmezan sunlumon, tiu rigardas nur kandelfajron luma, sed la kandelfajro sub
la sunlumo tute ne povas elmontri sian lumon.
Ja iluzio estas, ke la nun ĝuata posteno estas eterna. En la arbaro sen leono vulpo rolas kiel reĝo, sed se leono aperas, vulpo devas rezigni sian rolon senbeaŭre.
Potenco ne daŭras pli ol dek jarojn, ruĝfloro ne floras pli ol dek tagojn, luno malkreskas post plenkresko.


Tradukis CHOE Taesok