본문 바로가기

Fabloj budhanaj

[fablo-007] Divido de unu karpo

[fablo-007] Divido de unu karpo
El "Budhanaj Fabloj"

Divido de unu karpo

Du lutroj kaptis unu karpon en rivero. La du lutroj metis la karpon antaŭ sin kaj ekcerbumis, kiel dividi ĝin. Sed ili ne sciis manieron dividi ĝin tute egale por si.
Tiumomente unu ŝakalo venis al la riverbordo por trinki akvon kaj, ekvidante la lutrojn, demandis:
"Kion vi nun faras?"
Unu lutro respondis:
"Ni kaptis unu grandan karpon kaj ankoraŭ cerbumas pri maniero dividi tute egale. Ĉu vi eble scias egaldividan manieron?"
"Kompreneble. Laŭ la antikva instruo, oni donu la voston al tiu, kiu apogas sin sur la tero, la kapon al tiu, kiu apogas sin sur profunda akvo, kaj la mezan parton al tiu, kiu scias manieron."
La ŝakalo dividis la karpon en la tri partojn de kapo, trunko kaj vosto, kaj demandis la lutrojn:
"Kiu ŝatas proksimiĝi al la tero?"
Unu lutro respondis:
"Mi!"
"Kiu ŝatas eniri en profundan akvon?"
La alia lutro respondis
"Mi ŝatas tion."
La ŝakalo diris:
"Mi do prenu la mezan parton."
La ŝakalo prenis la trunkon pe sia buŝo kaj malaperis ien.

* * *

Se vi devas dividi ion tute egale kun iu, senhezite tranĉu tion en du. Dum via hezito enmiksiĝas homo, kiu prunteprenis tranĉilon, homo, kiu pruntedonis ĝin, kaj eĉ homo, kiu tranĉis. Tial pli kaj pli malgrandiĝas via porcio. Nenio estas senpaga. Ili kuras ien ajn, kie okazas kverelo.


Tradukis CHOE Taesok