본문 바로가기

Verkoj/Artikoloj

Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado

Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado

En Iksan, Koreio, okazis de la 18a ĝis la 21a de januaro 2013 la 8a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM). 

Organizis ĝin la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de Ŭonbulismo, koredevena religio. Ĉeestis 38 esperantistoj el Ĉinio, Hungario, Japanio, Koreio, Litovio kaj Novzelando. Ĉi-foje rimarkinda estis nombro de la partoprenantoj el la kontinenta Ĉinio. Ili estis 7 el kvin provincoj.

Ĉiutage antaŭ matenmanĝo okazis fizika ekzercado kaj sidmedito sub la gvido de la ŭonbulana pastro AVDEJEV Miĥail kaj ĉiuvespere antaŭ enlitiĝo ĉeestantoj 108-foje riverencis kun pento, preĝo, danko kaj bondeziro.

Dum la renkontiĝo prelegis OH Soonmo (Kontrolmetodoj de atento kaj senatento), Makoto Shiotani (Oomoto kaj Esperanto), MÁRKUS Gábor (Interna harmonio kaj ekstera paco), ŬON Ikson (Ŭonbulismo), LIM Tong Hyeok (Esperanto-similaj lingvoj), Simone Robert (Montgoriloj kaj travivaĵoj en Ugando), kaj LEE Youkyoung (Kulturo de la regno Baekje). Apartan atenton kaptis la prelego de MÁRKUS Gábor, kiu iniciatis sidmediton kaj riverencadon en Budapeŝto post sia partopreno en la 7a IERM en 2012.

Interesa estis spertado de korea kulturo. CHO Myung-ja prezentis la korean tradician ludon ‘jutnori’ kaj ĉiuj ludis en gaja kaj venkema etoso. HAN Sook-hee montris kiel kuiri la korean manĝaĵon ‘tokmanduguk’ kaj ĉiuj kune faris pastbuletojn kaj sate vespermanĝis la komune kuiritan supon. Koreaj junuloj instruis dancon de la pasintjare tutmonde populariĝinta korea kanto ‘Oppan Gangnam-stilo’.  HUĜIMOTO Hideko ceremonie regalis partoprenantojn per japana teo.

Oni ne nur meditis, sed ankaŭ ekskursis. La renkontiĝejo situas en la tereno de la centra sidejo de ŭonbulismo, en kiu troviĝas diversaj religiaj konstruaĵoj. Perpieda ekskurso tra la tereno donis la ŝancon pli konatiĝi kun ŭonbulismo kaj ĝia historio. Dum la duontaga ekskurso oni ĝuis neĝkovritan belegan pejzaĝon en kaj ĉirkaŭ la budhana templo Nesosa. Sekve oni admiris la nekutiman klifon Ĉesokgang konsistantan el sedimenta rokaĵo, kies rokaj tavoloj estas surmetitaj unu sur la alia kvazaŭ kuŝantaj libroj. Post la ekskurso tre bongustis loka rizokaĉo kun konkuloj en la vespera bankedo.

Per la renkontiĝo esperantistoj kaj ekleziuloj interŝanĝis bonajn impresojn respektive pri ŭonbulismo kaj Esperanto. Partoprenantoj vizitis la ĉefmajstron Gjongsan, la ekleziestron de ŭonbulismo, kaj li substrekis, ke ŭonbulanoj kaj esperantistoj kunlabore konstruu pacan kaj esperplenan mondon. Partoprenantoj vizitis ankaŭ la eksan ĉefmajstron Ĝŭasan, kiu fervore pledas por Esperanto ekde la 1980-aj jaroj. Li opiniis, ke se la neŭtrala, facile lernebla kaj pacocela Esperanto iĝos la dua lingvo por ĉiuj nacioj, tio estos la plej granda bonfaro al la homaro, kaj inspiris al la ĉeestantaj esperantistoj kuraĝon kaj strebon. En la dimanĉa darmkunveno MÁRKUS Gábor rakontis al pluraj centoj da ŭonbulanaj ekleziuloj, ke pere de Esperanto li konatiĝis kun ŭonbulismo kaj danke al Esperanto povis prezenti ŭonbulismon en la hungara katolika gazeto. Tio sendube vekis ĉe ili favoron al Esperanto.

La 9a IERM okazos de a 17a ĝis la 20a de januaro 2014 en Iksan. La Esperantista Asocio de Ŭonbulismo planas organizi similan aranĝon de meditado en Eŭropo okaze de la 100a Universala Kongreso de Esperanto. Interesiĝantoj turniĝu al LEE Jungkee (esperanto@saluton.net).

Raportas CHOE Taesok
▲ Post la solena inaŭguro la ĉeestantoj memorfotiĝas.

▲ Prelegas MARKUS Gabor el Hungario.

▲ Esperantistoj vizitis la ĉefmajstron Gjongsan, la ekleziestron de ŭonbulismo.

▲ Perpieda ekskurso tra la tereno de la centra sidejo de ŭonbulismo

▲ Ĉiuj preparas pastbuletojn por la korea manĝaĵo 'tokmanduguk'.

▲ Esperantistoj vizitis la eksan ĉefmajstron Ĝŭasan, kiu estas konata kiel fervora pledanto por Esperanto.

▲ Majstro Ĝŭasan, la eksa ekleziestro de ŭonbulismo

▲ Ekskurso en la templo Nesosa.

▲ Ekskurso en la klifo Ĉesokgang

▲ Oni ludas la korean tradician ludon 'jutnori. 

Ĉiuj fotoj: JEON Dae-bong