ĈOJUS en ESPERANTO  
Front Page
Tag | Location | Media | Guestbook | Admin   
 
'Fabloj budhanaj'에 해당하는 글(8)
2011.10.30   [fablo-007] Divido de unu karpo (1)


[fablo-007] Divido de unu karpo
[fablo-007] Divido de unu karpo
El "Budhanaj Fabloj"

Divido de unu karpo

Du lutroj kaptis unu karpon en rivero. La du lutroj metis la karpon antaŭ sin kaj ekcerbumis, kiel dividi ĝin. Sed ili ne sciis manieron dividi ĝin tute egale por si.
Tiumomente unu ŝakalo venis al la riverbordo por trinki akvon kaj, ekvidante la lutrojn, demandis:
"Kion vi nun faras?"
Unu lutro respondis:
"Ni kaptis unu grandan karpon kaj ankoraŭ cerbumas pri maniero dividi tute egale. Ĉu vi eble scias egaldividan manieron?"
"Kompreneble. Laŭ la antikva instruo, oni donu la voston al tiu, kiu apogas sin sur la tero, la kapon al tiu, kiu apogas sin sur profunda akvo, kaj la mezan parton al tiu, kiu scias manieron."
La ŝakalo dividis la karpon en la tri partojn de kapo, trunko kaj vosto, kaj demandis la lutrojn:
"Kiu ŝatas proksimiĝi al la tero?"
Unu lutro respondis:
"Mi!"
"Kiu ŝatas eniri en profundan akvon?"
La alia lutro respondis
"Mi ŝatas tion."
La ŝakalo diris:
"Mi do prenu la mezan parton."
La ŝakalo prenis la trunkon pe sia buŝo kaj malaperis ien.

* * *

Se vi devas dividi ion tute egale kun iu, senhezite tranĉu tion en du. Dum via hezito enmiksiĝas homo, kiu prunteprenis tranĉilon, homo, kiu pruntedonis ĝin, kaj eĉ homo, kiu tranĉis. Tial pli kaj pli malgrandiĝas via porcio. Nenio estas senpaga. Ili kuras ien ajn, kie okazas kverelo.


Tradukis CHOE Taesok


신고


BLOG main image
Bonvenon al la Esperanto-blogo de Ĉojus, Chojus [CHOE Taesok]
 Notice
Kiu estas Chojus [ĉojus]
최대석은 누구
 Category
분류 전체보기 (42)
Tradukoj (9)
Verkoj (12)
Videoj (10)
Fotoj (0)
Ceteraj (3)
Fabloj budhanaj (8)
 TAGS
 Calendar
«   2017/10   »
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31        
 Recent Entries
La Kora Sutro en Esperanto
La vojo budhiĝi
Funebra mesaĝo al Geraldo Mattos
Unua ĝemeliĝo de ĉina kaj ko..
Internacia Esperanto-Renkontiĝ..
Vojo al mensa paradizo
Kiel atingi min, 초유스네 오는 법
Libreto de la 7a Internacia Esp..
Parolas Tonkin en Florenco
De la naskiĝo ĝis la dekjari..
 Recent Comments
좋은 콘텐츠입니다...
toko bandung - 2012
좋은 콘텐츠입니다...
beli jaket online - 2012
안녕! 완전히 해제..
jaket terbaru - 2012
Done well. Really..
Locksmiths Downey CA - 2012
 Recent Trackbacks
 Archive
2014/04
2014/03
2013/02
2012/04
2012/03
 Link Site
 Visitor Statistics
Total : 14,951
Today : 3
Yesterday : 0
rss