ĈOJUS en ESPERANTO  
Front Page
Tag | Location | Media | Guestbook | Admin   
 
'Fabloj budhanaj'에 해당하는 글(8)
2011.10.30   [fablo-008] Ja mallumas sub la tenujo de olelampo


[fablo-008] Ja mallumas sub la tenujo de olelampo
[fablo-008] Ja mallumas sub la tenujo de olelampo
El "Budhanaj Fabloj"

Ja mallumas sub la tenujo de olelampo

En iu lando vivis homo, kiu mem nomis sin ĉiosciulo. Li cirkuligis inter homoj la jenon:
"Mi asketis tiel multajn jarojn, ke nun mi povas ĉion ajn klarvidi."
Homoj facile kredis la onidiron pro lia longa asketado. Iun tagon vilaĝa riĉulo invitis lin al festeno. Apenaŭ li sidiĝis, li eksplodis per ridego. Rigardante tion, la riĉulo demandis lin:
"Estimata, kial vi ridas?"
Li respondis arogante, kvazaŭ li fanfaronus pri sia supernatura povo.
"Mi ĵus vidis monton foran je kvindek mil lioj kaj tie unu simio nun falis de arbo en akvon. Pro tio mi ridis."
Aŭskultante lin, ĉiuj partoprenantoj de la festeno admiris lian povon. Sed nur unu, la filo de la riĉulo, ne povis kredi tion. La filo rapide kuris al la kuirejo kaj pretigis manĝtablon por ekzameni lian veran povon.
La filo sternis diversajn almanĝaĵojn en la fundo de rizbovlo kaj metis rizon sur ilin. Poste sur la manĝtablojn de la aliaj gastoj li metis multajn telerojn plenajn je diversaj almanĝaĵoj. Ĉe la manĝtabloj la aliaj gastoj manĝis bonguste. Sed nur la ĉiosciulo plendis grimace:
"Vi donis al la aliaj multajn almanĝaĵojn, sed kial al mi vi donis nur rizon?"
La filo respondis kun rido:
"Viaj almanĝaĵoj kuŝas ĝuste sub la rizo. Vi klarvidas, kio okazas eĉ fore je kvindek mil lioj. Kial do vi ne povas vidi la almanĝaĵojn en la fundo de via rizbovlo?"
Pro terura honto la memnomata ĉiosciulo foriris, eĉ ne manĝinte.

* * *

Sanktuloj neniam uzas sian supernaturan povon. Ili nur momente montras ĝin por konvinki homojn kun malforta kredo. Kiu fanfaras pri sia supernatura povo por elmontri sian ekziston, tiu neniam estas sanktulo.
Paŝi sur akvo, flugi en la aero kaj piki sian korpon per kudrilego ne estas supernatura povo. Por transiri akvon sufiĉas unu monero kontraŭ ŝipveturo, kaj por flugi en la aero necesas simple veturi per aviadilo. Tial montri tian talenton estas nenio alia ol akrobataĵo. Vere supernatura povo estas movi sian menson kaj influi aliulan menson.

Tradukis CHOE Taesok


신고


BLOG main image
Bonvenon al la Esperanto-blogo de Ĉojus, Chojus [CHOE Taesok]
 Notice
Kiu estas Chojus [ĉojus]
최대석은 누구
 Category
분류 전체보기 (42)
Tradukoj (9)
Verkoj (12)
Videoj (10)
Fotoj (0)
Ceteraj (3)
Fabloj budhanaj (8)
 TAGS
 Calendar
«   2017/06   »
        1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30  
 Recent Entries
La Kora Sutro en Esperanto
La vojo budhiĝi
Funebra mesaĝo al Geraldo Mattos
Unua ĝemeliĝo de ĉina kaj ko..
Internacia Esperanto-Renkontiĝ..
Vojo al mensa paradizo
Kiel atingi min, 초유스네 오는 법
Libreto de la 7a Internacia Esp..
Parolas Tonkin en Florenco
De la naskiĝo ĝis la dekjari..
 Recent Comments
좋은 콘텐츠입니다...
toko bandung - 2012
좋은 콘텐츠입니다...
beli jaket online - 2012
안녕! 완전히 해제..
jaket terbaru - 2012
Done well. Really..
Locksmiths Downey CA - 2012
 Recent Trackbacks
 Archive
2014/04
2014/03
2013/02
2012/04
2012/03
 Link Site
 Visitor Statistics
Total : 14,734
Today : 0
Yesterday : 2
rss
 

티스토리 툴바