본문 바로가기

Verkoj/Libroj

Studo pri progresigaj strategioj de normiga organizo

- Kaze de la ŭonbulana eklezio -
Resumo de la magistriĝa disertacio ĉe la universitato Dankook en Seulo

Ŭonbulismo estas nova religio kreita de Sotesano, BAK Ĝungbin (1891-1943) en Koreio. Nun (1985 12 31) ĉi tiu religio havas 408 templojn (inkluzive de eksterlandaj), 7 270 gepastrojn kaj 1 125 405 kredantojn.

La progreso de modernaj scienco kaj teknologio kaŭzas ŝanĝojn en ĉiuj kampoj de socio. Speciale la evoluo de scienca civilizo abundigas homan vivon kaj kaŭzas homojn strebi al alta nivelo de racio. En rapide ŝanĝiĝanta kaj evoluanta socio, nuntempe, estas tre malfacile al la eklezio plenumi sian esencan mision por savi ĉiujn vivulojn, kiam la unuforma instituciismo aŭ la malnova administrometodo restas neŝanĝita. Tial  la eklezio devas klopodi konformiĝi al la tempoj kaj adapti sin adekvate al la socioj.

Nuntempe, tamen, la eklezio estas precipe administrata ne por la savo de ĉiuj vivuloj, sed por sia subteno aŭ la administro mem. Alivorte la eklezio ne plibonigas kapablon administri, kiu estas necesa por la kvanta plimultiĝo de kredantoj kaj temploj kaj por la pligrandiĝo de financaj rimedoj. La komunikado inter la generacioj, la grupoj kaj la organizoj estas nevigla kaj oni ankoraŭ emfazas la tradician hierarkian moralon. La eklezio funkcias en pastrocentra sistemo.

La celoj de ĉi tiu studo bazita sur tiuj perspektivoj estas analizi la strukturon kaj funkcion de la eklezia organizo, trovi ĝeneralajn problemojn de la organizo kaj kontribui al ĝia evoluo per la prezentado de progresigaj strategioj. Surbaze de ĉi tiuj analizoj, estas jenaj rekomendoj:

  1. La eklezia organizo, kiu estas en harmonio kun demokratieco kaj efikeco, formiĝu per reformo de la strukturo kaj funkcio de la nuna centrasideja organizo.
  2. Distriken-malcentra sistemo estu iom post iom realigata por vigligi la misiajn kaj bonfarajn laborojn en la ekleziaj distriktoj.
  3. Oficeja aŭtomatigo kaj administra informsistemo estu enkondukitaj.
  4. La kvaliton de gepastroj plialtigu per la restarigo de trejnaj kaj edukaj sistemoj.
  5. En la eklezia administro laika partopreno estu pligrandigata.
  6. Administra kulturo de ŭonbulismo estu enradikata. Precipe ordoneman gvidon malpliigu kaj demokratan gvidon nutru.
Ĉi tiujn progresigajn strategiojn oni faru por kontribui ne nur al la eklezia subteno aŭ la administro mem, sed ankaŭ al la savo de ĉiuj vivuloj. Plue la eklezio uzu la neŝanĝan veron de Ilŭonsang por ŝanĝi la ŝanĝemajn mondon kaj socion novmaniere.

Verkita en 1986.