El "Budhanaj
Fabloj"
Ja mallumas sub la tenujo de
olelampo
En iu lando vivis homo, kiu mem nomis sin ĉiosciulo.
Li cirkuligis inter homoj la jenon:
"Mi asketis tiel multajn jarojn, ke nun
mi povas ĉion ajn klarvidi."
Homoj facile kredis la onidiron pro lia longa
asketado. Iun tagon vilaĝa riĉulo invitis lin al festeno. Apenaŭ li sidiĝis, li
eksplodis per ridego. Rigardante tion, la riĉulo demandis lin:
"Estimata,
kial vi ridas?"
Li respondis arogante, kvazaŭ li fanfaronus pri sia
supernatura povo.
"Mi ĵus vidis monton foran je kvindek mil lioj kaj tie unu
simio nun falis de arbo en akvon. Pro tio mi ridis."
Aŭskultante lin, ĉiuj
partoprenantoj de la festeno admiris lian povon. Sed nur unu, la filo de la
riĉulo, ne povis kredi tion. La filo rapide kuris al la kuirejo kaj pretigis
manĝtablon por ekzameni lian veran povon.
La filo sternis diversajn
almanĝaĵojn en la fundo de rizbovlo kaj metis rizon sur ilin. Poste sur la
manĝtablojn de la aliaj gastoj li metis multajn telerojn plenajn je diversaj
almanĝaĵoj. Ĉe la manĝtabloj la aliaj gastoj manĝis bonguste. Sed nur la
ĉiosciulo plendis grimace:
"Vi donis al la aliaj multajn almanĝaĵojn, sed
kial al mi vi donis nur rizon?"
La filo respondis kun rido:
"Viaj
almanĝaĵoj kuŝas ĝuste sub la rizo. Vi klarvidas, kio okazas eĉ fore je kvindek
mil lioj. Kial do vi ne povas vidi la almanĝaĵojn en la fundo de via
rizbovlo?"
Pro terura honto la memnomata ĉiosciulo foriris, eĉ ne
manĝinte.
* * *
Sanktuloj neniam uzas sian supernaturan povon. Ili
nur momente montras ĝin por konvinki homojn kun malforta kredo. Kiu fanfaras pri
sia supernatura povo por elmontri sian ekziston, tiu neniam estas sanktulo.
Paŝi sur akvo, flugi en la aero kaj piki sian korpon per kudrilego ne estas
supernatura povo. Por transiri akvon sufiĉas unu monero kontraŭ ŝipveturo, kaj
por flugi en la aero necesas simple veturi per aviadilo. Tial montri tian
talenton estas nenio alia ol akrobataĵo. Vere supernatura povo estas movi sian
menson kaj influi aliulan menson.
Tradukis CHOE Taesok
|