본문 바로가기

Fabloj budhanaj

[fablo-006] Trifoja averto

El "Budhanaj Fabloj" 

Trifoja averto

Iu homo en sia vivo faris multajn malbonojn. Post sia morto do li enfalis en la inferon. Li estis trenita antaŭ la inferan reĝon. Li timkonsternita apelaciis al la reĝo pri maljusto.
"Kian malbonon mi faris, ke mi venis al ĉi tia infero? Mi estas ja senkulpa."
La reĝo, riproĉante lin, diris:
"Mi ankaŭ ne deziras, ke homoj venu al la infero. Tial mi jam tri fojojn sendis mian mesaĝiston kaj elkore avertis vin, antaŭ ol vi venis ĉi tien. Sed fine vi malplenumis mian volon."
La viro tute ne komprenis kaj demandis la reĝon:
"Kiam vi avertis min?"
La reĝo respondis, rigardante la viron per kompataj okuloj: 
"Kiam vi vivis, ĉu vi ne vidis maljunulojn blankharajn, sendentajn, malbonvidajn, faltoplenajn kaj kurbadorsajn?"
"Kompreneble, mi vidis multajn tiajn maljunulojn."
"Ili estis ĝuste mia unuafoja averto. Ĉu vi ne sciis, ke ankaŭ vi fine fariĝos tia?"
Lia viro suspire demandis: 
"Kiam vi do sendis la duafojan averton?"
"Vi certe vidis mian duafojan mesaĝiston." 
"Mi tute ne vidis."
"Ĉu vi ja ne vidis homojn ĝemantajn pro malsano?"
"Kompreneble, tiaj malsanuloj multis ĉirkaŭ mi."
"Ĝuste ili estis mia duafoja averto, kiu mi sendis al vi. Ĉu vi pensis, ke nur vi fariĝos escepto, eĉ vidante ilin?"
La viro ŝiris sian hararon kaj demandis: 
"Kiu estis la triafoja mesaĝisto?"
"Ĉu vi vidis mortintojn, kies tuta korpo jam perdis ĉiun sian senton kaj fine en la tombo fariĝis manĝaĵo por vermoj?" 
"Jes, mi vidis multajn mortintojn."
"Ili estis ĝuste mia lasta averto. Ĉu vi ne sciis, ke ankaŭ vi fine mortos, eĉ vidante ilin? Ho, homoj kiel vi indiferente preteratentas la mesaĝiston, eĉ renkontante lin trifoje! Mi jam povas nenion plu fari. Vi mem devas ricevi ĉiujn punojn pro viaj malbonfaroj."

* * *

Ni ĉiutage ricevas averton. Kiom multaj homoj naskiĝas, maljuniĝas, malsaniĝas kaj mortas? Tio estas homa vivo. Sed eĉ ricevante tian averton, ni ne rigardas ĝin kiel nian tujan aferon. Ni trairas la saman vivproceson kiel niaj pravuloj. Malmultas tempo por la vivo. Do pensu, kion nun fari.


Tradukis CHOE Taesok