본문 바로가기

Tradukoj/Predikoj

Ĉefrolo de la mondo de unu cirklo



Ĉefmajstra mesaĝo okazde de la Tago de Granda Iluminiĝo kaj Fondo

Ĉefrolo de la mondo de unu cirklo

La pasinta jaro estis signifoplena jaro pro tio, ke ni venkis enlandajn kaj eksterlandajn malfacilojn kaj establis novan fundamenton por malfermi grande luman estontecon danke al la sindono kaj deziro de la tutaj popolo kaj kredantaro sub la protekto de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj. En la nova jaro ni ĉiuj kune devas pli kolekti saĝojn, por ke surbaze de tia atingo nia lando laŭ la granda fortuno, ke fiŝo ŝanĝiĝas drako, renaskiĝu kiel la plej morala lando en la mondo kaj Nordo kaj Sudo antaŭeniru al la vojo de reciproka vivigo kaj paco.
Nun nia eklezio kun la votforto kaj sindono de la tuta kredantaro plenumas la sanktan laboron de la eklezia centjara jubileo kaj konstruas la Memorhalon pri Sotesano en Seulo, la ĉefurbo de Koreio kiel unu el la finaj projektoj. Mi deziras, ke la Memorhalo pri Sotesano bonorde finkonstruiĝu per la kunlaboro de ĉiuj laikaj kaj pastraj kredantoj, fariĝu granda sankta domo, kiu diskonigas la mondsavan aspiron de Sotesano, kaj utilu kiel avangarda bazo por enlanda kaj internacia misioj disvastigoj.
Mi deziras, ke la nova jaro, la 103a jaro de ŭonbulismo estu jaro, en kiu surbaze de la ĝis nun pene akumulita darmforto ni ĉiuj energie disvolvas paradizan mondon, kio estas la tutviva aspiro de Sotesano. Por fari tion,

unue, ni fariĝu grandaj liberuloj per sinvenka trejno.
Por traelporti venantajn suferojn ordinaruloj kaj vivuloj, kiuj vagas en iluzio, nepre devas trejni menson kaj korpon, modeligante la doktrinon de unu cirklo, kaj kreskigi la forton venki sin mem. Kiam ni renkontis ĉi tiujn darmon kaj eklezion, ni venku nin egoismajn, nin brulantajn de avido, nin maldiligentajn kaj arogantajn kaj nin kliniĝantajn al trolibereco, kaj fariĝu ĉefkomandantoj, kiuj akiras mensliberecon, kaj doktoroj, kiuj kuracas malsanojn de menso. Per senĉesa sindona akumulado de penoj ni rompu muron de avido, fine transsaltu muron de la ideo de vivdaŭro, kiu estas kiel vitra muro, kaj fariĝu grandaj liberuloj de paradiza mondo.

Due, ni fariĝu grandaj dankantoj, kiuj trovas bonfarojn en ĉiu afero.
Kvankam ni vivas en la sino de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj, ni malsaĝe vivas nedankan vivon sen scii la bonfarojn. Estas multe, ke ni vivas, forgesante la bonfarojn de la gepatroj, kiuj naskis, kreskigis kaj instruis nin, kaj ne povante mem konscii la bonfarojn de la instruistoj, kiuj instruis veron kaj trejnis nin al ĝi. Kiom malsaĝa estas tio! Eĉ de nun ni trovu senlimajn bonfarojn de ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝoj kaj danku kaj danku ilin. Ni trovu bonfarojn de ĉiuj homoj kaj aĵoj, kiujn ni renkontas ĉiutage, kaj fariĝu grandaj dankantoj, kiuj turnas plendemon en dankemon. Se tiel, ni fariĝos ĝuste budhoj kaj ĉiuj estaĵoj fariĝos niaj protektantoj, tiel ke ni atingos budhecon kun favoro kaj kompato, venante kaj irante en feliĉokampo tra la eterna vivo.

Trie, ni fariĝu grandaj adorantoj al budho, kiuj disvolvas paradizan mondon.
Se retrorigardi al la pasinteco, ni vivis egoisman vivon, kontraŭigante nin al aliuloj, konkurante kun ili kaj penante venki nur ilin. Ni estis tre okupataj pri reciproka batalo, antaŭenmetante penson kaj ideon, kaj laŭ la evoluo de scienca civilizo spirito malfortiĝis, tiel ke ni vivis sklavan vivon, kiun regas materio. Sed nun ni devas forigi la restaĵon de la pasinteco kaj malfermi tiun epokon de granda sukceso, en kiu ĉiuj sukcesas, kiun deziris Sotesano.
Ni kune klopodu por konstrui veran civilizan mondon, kie materia civilizo akordas kun morala civilizo, kaj por konstrui unu mondon, en kiu vero estas unu, la mondo estas unu kaj la homaro estas unu familio. Por tio ni ĉiuj devas fariĝi pioniroj, kiuj faras paradizan komunumon, kie la tuta mondo kune vivas kaj progresas kaj harmonias. Tio estas ĝuste la vojo fariĝi edifaj adorantoj al budho, kiuj transdonas la doktrinon de unu cirklo per parolo, skribo kaj ago; tio estas budha laboro kaj kiu faras la laboron, tiu estas ĝuste granda adoranto al budho.

Ĉiukaze renkonte al la nova jaro, ĉiuj laikoj kaj pastroj per strebo al menso fariĝu grandaj liberuloj, kiuj malfermas novan epokon, grandaj dankantoj kaj grandaj adorantoj al budho, kaj kune penu fariĝi pioniroj por konstrui paradizan mondon, kiun Sotesano arde deziris, kaj fariĝi ĉefroluloj por konstrui la mondon de unu cirklo.

Novjaran matenon en la 103a jaro de ŭonbulismo (2018)
Gjongsan, la ĉefmajstro de ŭonbulismo