본문 바로가기

Verkoj/Artikoloj

Tritaga boatado en litovaj lagoj

[raporto] Tritaga boatado en litovaj lagoj
Eble litovajn esperantistojn povas tedi mia rakonto pri la boatado, kiu ĉiujare organizas la Esperanto-klubo Juneco en Vilnius. Tamen mi kiel unuafoja partoprenanto kaj nelitovo havis plurajn impresojn. Unuvorte la evento montriĝis al mi kiel granda valoraĵo de la diaspora Esperanto-komunumo en Litovio kaj ja estas rekomendinda al tiuj, kiuj volas sperti kampadan vivon en purega naturo kun lagoj kaj arbaroj. La boatado okazis de la 25a (vendredo) ĝis la 27a (dimanĉo) de majo en la nacia parko Aukštaitija. Venis 21, sed efektive remadis 19 esperantistoj.


En tiu semajno vetero ne estis favora, sed vendredmatene la suno kun varmaj radioj brilis en la klara ĉielo. Ŝajnis, ke la vetero benos nian renkontiĝon. Tamen posttagmeze ĝuste antaŭ la ekremado tondre pluvis kaj forte ventis. Ondoj rompiĝantaj ĉe la lagbordo sonis tre bruaj. Tio eĉ timigis min pri la eventuala neokazo de la tiel atendita evento. Feliĉe post iom da tempo la suno reaperis kaj la lago sereniĝis. La vetero denove trompis nin en la lagmezo per subitaj pluvo kaj vento, kiu peladis nin al la kanaro ĉe la bordo.
Tre penige estis trabati ondojn per remiloj. Eĉ timo pri boatrenversiĝo trakuris mian korpon. Tia kaprica vetero tage ripetiĝis kelkfoje dum la boatado, sed ĉiam la luno kun sennombraj steloj gardis nin de nokta pluvo. Sendube tia taga vetergamo faris nian boatadon pli aventura. Al mi apartan ĝojon alportis blanka cigno sur la fono de postpluva ĉielarko. Homoj, do ne rezignu, nek timu pri la antaŭvidita vetero.

Kompreneble la tritaga remado mem plej impresis min, kiu naskiĝis en montara regiono kaj apenaŭ spertis tiel longan ĉelagan vivon. Dum 15 horoj en la tri tagoj ni traremis entute 11 lagojn kaj 8 riveretojn kaj kanalojn. Jen kvieta lago, jen onda lago, jen longa lago, jen mallonga lago regalis nin per sia gusto. Foje gajaj paroloj flugadis de la pruo al la pobo, foje ĉiuj kvar samboatanoj devis streĉe batadi sian remilon por venki fortan venton. Foje en longa lago remilbatado sonis monotona kaj remado jam ne plu donis agrablan plezuron.
Facilis remi laŭ la fluo de la rivereto post la vilaĝo Ginučiai, sed ĝi estis rapide flua, tre mallarĝa, ambaŭborde arboriĉa kaj terure serpenta. La pruo de nia boato kelkfoje turniĝis en inversa direkto ĉe kurbiĝoj. Etenditaj arbobranĉoj, kiuj facile povis skrapvundi nian korpon, kaj falintaj arbotrunkoj malhelpis nian remadon. Tiu parto de la remado fariĝis la plej danĝera kaj samtempe ekstaziga. Kiom da fojoj ni fulme kuŝiĝis surdorse aŭ surventre por sekure trapasi arbobranĉojn!
Tamen en la alia pli malprofunda kaj malpli rapidflua rivereto Almaja nia remflosado estis vere agrabla. Birdoj akompanis nin per sia pepado tra la tuta rivereto. Eĉ bela sonis remila knarado, kiun mi foje konfuzis kun birda trilo. Mi rigardis fliktenojn kaj kalojn kiel la medalon pro brava remado. Nekredeble estis, ke tiu longa remado ŝajne mortlaciga al mi montriĝis eĉ dikmuskoliga. Homoj, do ne timu pri aspekte fortoelĉerpa remado!  

Niaj boatoj kaŝis sin en la lagforma mezo de la rojo inter du insuloj. Tiu kvieta loko estis bonega natura rifuĝejo. Ĉiuj kvin boatoj ronde ligis unu la alian. Interne troviĝis akvolilioj bedaŭrinde sen floroj. La etoso aspektis iom mistika kaj esotera. Okazis tiel nomata naskiĝmonata festo. La du majnaskiĝintoj rondiris la boatojn kaj ricevis gratulajn kisojn kaj improvizajn donacojn, interalie, budekdojn da sovaĝaj floroj.
Post la solenaĵo rozinoj, nuksoj, keksoj kaj aliaj sukeraĵoj senavare transdoniĝis de boato al boato. Ja senteblis profunda amikeco. Preskaŭ ĉiu iel kuŝis en sia malvasta boato kaj ripozis en agrabla sunbrilo. Iuj profitis la okazon por siesti eĉ ronke. Homoj avidaj je donacoj, ŝerce falsigu vian naskiĝmonaton, ĉar ‘la verda policisto’ ne traktas tiun aferon!

La unuafojaj partoprenantoj de la ĉi-jara boatado nombris ses inkluzive min. Nature sekvis la tradicia programero bapto. La veteranoj ŝajnigis sin solate striktaj. Ilia unua ordono al ni estis kolekti brullignojn por tendarfajro kaj kuiri vesperan supon. Neniu el ni grumblis pri tiu tasko. Ĉar ĉiuokaze iuj devos tion fari, alie ni ĉiuj malsatiĝos kaj frostiĝos.
La dua ordono estis akvoplenigi du kaldronojn nur per unu ĉerpilo, ne movante ilin. Tiu tasko unuavide ŝajnis neracia kaj malagrabla. Ĉu ili supozis, ke ni devos milfoje porti akvon per unu ĉerpilo de la lagbordo ĝis la kaldronoj je 60 metroj da distanco? Iuj el ni laŭtvoĉe deklaris la taskon neplenumota. Ni cerbumis por elturniĝi. Ni alportis kvinlitran akvujon kaj surverŝis la akvon nur sur la ĉerpilon super la kaldrono. Kia tasko, tia solvo!
La tria ordono estis la kerno de la bapto. Ĉiuj novuloj sidis en du vicoj ĉe la tablo. Niaj okuloj estis ĉirkaŭvolvitaj per neceseja papero. Nia tasko estis blovfaligi du starantajn cigaredujojn. Iuj  el ni provis blovi la cigaredujojn, fakte cindron de ligno. Tiel ni estis baptitaj ne per akvo, sed per cindro. Okazis katastrofeto, ke iu hazarde enspiris cindron kaj eĉ vomis. Homoj, sciu ke ĉiujare alias la baptomaniero!

Ni starigis tendojn vespere en pinara kampadejo. Ĉe tendarfajro ni lude kaj kante amuziĝis ĝis malfrua nokto, kvankam la ĉi-sezona nokto mem estis tre mallonga. Ni kun laca korpo volontis ankoraŭ praktiki sportajn ludojn, t.e. piedpilkon, balonrompon kaj aliajn interesajn. Iu kolektis dek plastajn akvobotelojn kiel keglojn kaj unu korbopilkon kiel globon. Tiel ni ĝuis eĉ kegloludon sur ebena vojeto. Fiŝkaptema partoprenanto sukcesis lastminute viandigi almenaŭ la solan supon de la dua vespero per freŝe kaptitaj fiŝoj. Ni manĝis ĉeborde, enboate aŭ surherbare. Ĉiu nia manĝo estis bongusta kaj abunda. Iuloke ankaŭ kuloj klopodis tagmanĝi nin. Homoj, do ne zorgu pri kampada manĝo, sed ne forgesu kunporti manĝaĵojn ankaŭ por viaj najbaroj!

Kvankam ĉiuj partoprenantoj krom mi estis litovlingvanoj, mi dum la tri tagoj tre malofte aŭdis iliajn interparolojn en la litova lingvo. Unu el la oftaj demandoj estis: “Kio estas (litova vorto) en Esperanto?” Mi vere ĝuis la tritagan Esperanto-komunumon preskaŭ sen krokodiloj. Eble tion iugrade kaŭzis la 20-lida kaŭcio (nemalgranda sumo kompare kun la 25-lida aliĝkotizo) kaj la verda policisto, kiu observis krokodiladojn sekrete kaj juĝis pri monpuno. Redonita kaŭciparto variis laŭ la ofteco de krokodiladoj. Al iuj ĝi sufiĉis almenaŭ por botelo da biero, al aliaj eĉ por revenbileto hejmen. Homoj, do ĝoju, ke la kaŭcio ne estas monraba, sed lingve plilertiga rimedo!
Jen estas miaj rimarkoj pri oftaj lingvaj eraroj, kiujn faris miaj tritagaj kunvivuloj: starigu (stariĝu aŭ ekstaru), al mi bezonas tion (mi bezonas tion aŭ tio necesas por mi), komando (teamo), navigu (navigigu), al mi mankas forton (al mi mankas forto), tiru sian boaton (tiru vian boaton), organizmo (organismo), efekto (efiko), mi ne komprenas nenion (mi komprenas nenion), rapide vekiĝu, aliel sur ĉi-tiu bordo vi subite eksentos sin solaj (rapide vekiĝu, alie ĉe ĉi tiu bordo vi subite eksentos vin solaj)…

Alia agrabla novaĵo estas, ke la plej prestiĝa korea televizio KBS en la 13a de julio prezentis la de mi filmitan vidbendon pri la boatado en sia 15-minuta programo “La mondo estas vasta”. Mi partoprenis en la programo kaj rakontis pri Esperanto kaj la boatado. Kutime tiun programon televidas pli ol kvin milionoj da homoj. Do la boatado donis al mi la bonan okazon diskonigi Esperanton al amasego da koreoj. Iuj el la televidintoj jam eklernas Esperanton por ĉeesti la venontjaran boatadon.

La raporto aperis en LTIOVA STELO en 2001.