본문 바로가기

Kiu estas Chojus [ĉojus]

Sinprezento

Mi estas CHOE Taesok identa kun CHOI Dae Suk, koreo, esperantisto ekde 1981, esperantlingva tradukisto de ŭonbulismo, prizorganto de ĝia oficiala esperantlingva retejo, korespondanto de Koreaj Televido kaj Radio kaj de pluraj koreaj gazetoj. Krome mi enpaĝigas librojn per PageMaker kaj verkas retpaĝojn.

Mi aktivas en la Esperanto-movado: instruas Esperanton laŭokaze, verkas artikolojn kaj rakontojn, tradukas poemojn, novelojn, rakontojn, kantojn kaj religiajn librojn. En la retejo vi povas legi miajn verkojn kaj tradukojn.


Konciza biografio

Naskiĝis en 1962-02-16
Magistro pri publika administrado ĉe la universitato Dankook en Seulo
      [Resumo de la disertacio] (1986)
Magistro pri esperantologio ĉe la universitato ELTE en Budapeŝto
      [Resumo de la disertacio] (1997): Aljuĝita por Stipendio Ivo Lapenna en 1999

Korespondanto de la korea televido KBS (2001-nun)
Korespondanto de la semajngazeto Donga (2001-nun)
Korespondanto de Korea Telecom Hitel (1998-2001)

Prezidanto de Korea Esperanto-Junularo (1989-1990)
A-komitatano de TEJO (1989-1990)
Prezidanto de Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (1985-1993)

Redaktoro de la revuo La Espero el Koreio (1987-1994)
Redaktoro de KEA-organo La Lanterno Azia (1995-1996 )

Ĝenerala sekretario de Korea Esperanto-Asocio (1993-1996)
LKK-ano de la 79a UK en Seulo (1993-1994)
Partopreninto de la UK-oj en 1991, 1992, 1993, 1994, 1995, 1996
Vojaĝinto dumtrijara en Eŭropo per Esperanto (1990-1993)

Redekatoro de "Zamenhof Malpravis en Kvieta Mateno" (1995)
Tradukinto de "Vastas la Mondo, Multas Laboro" (1998)
Tradukinto de "La Sankta Instruo de Ŭonbulismo" (1998)
Tradukinto de "La Ĝongsana Instruo" (2000)
Tradukinto de "Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo" (2003)
Redaktoro de "Verkoj de Elpin" (2004)


Detala biografio 

M
i naskiĝis lunkalendare la 16an de februaro (la 21an de marto) 1962, en kampara vilaĝo. Apude kuras pura rivereto, malantaŭe etendiĝas montaro, antaŭe kuŝas ebena kaj vasta rizkampo, pli antaŭe ondas la Orienta Maro. Ĝis la 13a aĝo mi loĝis en tiu bela vilaĝo kun gepatroj kaj ses gefratoj. Mia patro edukcele translokis min al la urbo Taegu, provinca ĉefurbo nun kun du milionoj da loĝantoj. Kelkajn jarojn poste mia tuta familio transloĝiĝis en tiun urbegon, kie mi finis la elementan, mezan, kaj supermezan lernejojn.

En la meza kaj supermeza lernejoj mi ĉiujare ricevis distingon kaj premion pro bonrezulta lernado kaj pro ĉiama ĉeesto en lecionoj. En 1981 por universitata studo mi ekloĝis en Seulo. Kun sesjara plenstipendio mi studis pri publika administrado ĉe la universitato Dankook kaj magistriĝis ankaŭ samfake. Mia magistriĝa disertacio temis pri
 "Studo pri progresig-strategioj de normiga organizo".

En 1979 mi ŭonbulanĝis (ŭonbulano estas kredanto deŭonbulismo). De tiam ĝis 1990 mi tre aktivis en ĝia junulara agado: estis dufoje junulara prezidanto de la loka templo Ĝongno kaj plenumkomitatano de la Tutlanda Junulara Asocio de Ŭonbulismo. Mi esperantigis La Fundamentan Instruon de la religio, kiu eldoniĝis en 1988, kaj tradukis en Esperanton La Sanktan Instruon de Ŭonbulismo. La libro eldoniĝis en julio 1998.

En 1981 mi ekkonis Esperanton pere de miareligia ĵurnalo, kie aperis tre interesa artikolo pri la Esperanto-klubo de la ŭonbulana templo Ĝongno en Seulo. En la samjara printempo mi pasie lernis Esperanton, kies fondmotivo, celo kaj facillernebleco forte ravis min. Poste mi ne povis multe aktivi en la Esperanto-movado, krom legado kaj korespondado. Ĉar mi plene okupiĝis pri miaj universitataj studoj.

Post la magistriĝo mi vekiĝis de multjara pasiva silento; mi estis du jarojn prezidanto de Korea Esperanto-Junularo, kaj A-komitatano de TEJO. Mi organizis diversajn Esperanto-aranĝojn. De 1987 mi redaktoris la dumonatan revuon La Espero el Koreio kaj tradukis pli ol 20 koreajn popolrakontojn. De 1990 ĝis 1993 mi travojaĝis Eŭropon kaj lernis diversloke Esperanton, interalie en Bulgario, kie mi sukcesis trapasi la ekzamenon por instrurajto de Esperanto, kaj en Hungario. Mi finis trijaran studon pri esperantologio (fake ĵurnaliko) en la universitato ELTE kaj magistriĝis en 1997 per la disertacio"Historio de la Esperanto-Periodaĵoj en Koreio".

Mia unua eksterlanda vojaĝo pere de Esperanto okazis en 1989, por partopreni en la 8a Komuna Seminario inter Japana kaj Korea Junularoj. Tiam unu monaton mi ĝuis agrablan gastamon de japanaj esperantistoj. Poste mi dufoje plu vizitis Japanion. Mia granda migrado okazis tri jarojn en Eŭropo. Mi vizitis pli ol 20 landojn kaj ofte lumbilde prelegis pri Koreio kaj la Esperanto-movado ĉe lokaj Esperanto-kluboj.

Printempe de 1993 mi estis alvokita al Seulo por prepari la 79an Universalan Kongreson. La historia evento finiĝis kun fruktodona rezulto. Mi oficis ĝis printempo de 1996 kiel ĝenerala sekretario de Korea Esperanto-Asocio. Kaj poste mi demisiis por okupiĝi pri miaj propraj projektoj: fini studon ĉe ELTE kaj eldoni la Esperantan version de la Sankta Instruo de Ŭonbulismo. Nun mi loĝas en Litovio kaj laboras kiel esperantlingva tradukisto de ŭonbulismo kaj korespondanto de la korea televido KBS.