본문 바로가기

Verkoj/Artikoloj

Skiza historio de La Espero el Koreio

[artikolo] Skiza historio de La Espero el Koreio
La konatan periodaĵon fondis kaj eldonis HAN Moohyup (poste Korea Esperanto-Asocio). En septembro de 1976 aperis ĝia preparnumero. Post tri monatoj decembre aperis la fondnumero kaj ĝi ĝisvivis 123 numerojn fine de 1994, kiam la registaro decidis ĉesigi sian subvencion pro la buĝetreduktado. Do ĝia 19-jara vivo estas tre valora atentanto de la korea Esperanto-movado.

La revuo celis diskonigi la kulturon, historion, literaturon kaj preskaŭ ĉion pri Koreio pere de la internacia lingvo Esperanto. Tial la gazetan enhavon okupis plejparte artikoloj pri Koreio: ekonomia evoluo, edukado, historio, literaturo, socia vivo, turismejoj, eminentuloj, folkloraĵoj de Koreio.

Sed de 1990 la redakcio decidis novan principon, ke la revuo enhave ŝanĝiĝu de troa koreeco al vasta internacieco, kaj alvokis kontribuojn de eksterlandaj legantoj. Oftaj kontribuantoj estis Bernard Golden, Julius Balbin, Josef Chvosta, Julian Modest kaj Arthur Jackson. Ekde 1993 denove plimultiĝis informoj pri Koreio kaj movadaj raportoj por diskonigi Koreion al la partoprenontoj de la 79a UK en Seulo.

La revuo kunportis entute 3 titolojn La Espero (ĝis januaro de 1978) kaj La Espero el Koreujo (ĝis 1987) kaj La Espero el Koreio (ĝis 1994). Tio povas kaŭzi apartigon unu de la alia kaj triigon de la revuo. Tamen la ĉefa titolo La Espero aperis la tutan vivdaŭron kaj el Koreujo kaj el Koreio estis akcesoraj aldonaĵoj por distingi la revuon de la aliaj samtitolaj. Ĝi numeriĝis konsekvence de la fondnumero en 1976 ĝis la fina numero.

Ĝis junio de 1980 la revuo aperis ĉiumonate. Tamen en 1981 la registaro reduktis sian buĝeton por la revuo, kio faris ĝin sezona eldonaĵo. Sed KEA kaj la fondinto per granda peno kaj arda argumentado sukcesigis, ke ĝia aperritmo estu dumonata. Do de 1982 ĝis 1994 ĝi regule eldoniĝis dumonate. La eldonkvanto estis 5 000 ekzempleroj, kaj dissendiĝis senpage al UEA-delegitoj, movadaj organizoj kaj bibliotekoj kaj ankaŭ abonantoj el tiel nomataj "pagpovaj landoj". La unua ĉefredaktoro estis Paŭlo KIM, kaj sekvis KIM Chilhyon, AHN Song-san, CHO Sung Ho, BAK Giŭan, kaj Puramo CHONG (ĴEONG Seong-ĉung: de 1985 marto ĝis 1994 decembro).

Antaŭ la populariĝo de persona komputilo kaj redakta programo, la revuo havis grandan problemon precipe kun preseraroj. Ĉar presistoj ne konis Esperanton kaj la redakcio sen plentempuloj ĉiam ne havis multan tempon. Ekde 1993 la redakcio havis komputilon kun altnivelaj enpaĝigaj programoj PageMaker4 kaj poste PageMaker5, kaj havis pli da eblecoj beligi la paĝaron kaj malpliigi preserarojn.

La revuo estis laŭdita ofte pro tio, ke ĝi havis belan aspekton kun multaj koloraj kaj nigrablankaj fotoj, kaj ke ĝi enhavis diverstemajn artikolojn pri Koreio kaj ankaŭ pri la Esperanto-movado. Jen estas du citaĵoj el la leteroj de la legantoj. "... Ĉiuj numeroj estas tre interesaj kaj karaj por mi. Ilin tralegas ne nur mi, sed ankaŭ miaj gelernantoj kaj gekolegoj... Valoraj estis precipe lastaj numeroj plenaj de informoj pri la historio kaj nuntempo de Koreio..." el la letero de Antanas Gvildys el Litovio. "... Kun granda bedaŭro mi eksciis pri la malapero de La Espero el Koreio. Dum pluraj jaroj mi ĝuis la enhavon kaj krome la belan grafikan aspekton de la revuo, kies lastaj numeroj eĉ pliboniĝis. Por mi, neriĉulo kiu eble neniam havos la eblecon viziti la Landon de Matena Kvieto, ĝi estis kvazaŭ malfermita pordo al la vivo kaj kulturo de Koreio..." el la letero de George Partlow.

Ekde la unua apero en la jaro 1976, La Espero estis grandkvante subvenciita de la korea registaro. La kialo de la financa helpo estis, ke ĝi informas al la mondo la faktojn pri Koreio. Dum la epoko de "malvarma milito" La Espero estis unu el la malmultaj rimedoj diskonigi Koreion precipe al la komunismaj landoj. En tia politika situacio la registaro rekonis kaj taksis la neceson de la revuo kaj tial subvenciis ĝian eldonadon. Sed la mondo lastatempe draste ŝanĝiĝis, kaj de post la komunisma forfalo en la lastaj jaroj eblis libera kaj facila kontaktiĝo kun ekskomunismaj landoj.

Tio multe malpliigis la ekzistokialon de la revuo laŭ la vidpunkto de la registaro, kiu fine decidis ne plu subvencii ekde 1995. Korea Esperanto-Asocio ne kapablis memstare eldoni ĝin. Tiel malaperis unu grava simbolo de la korea Esperanto-movado en la mondo, multjara kaj eĉ fieriga Esperanto-periodaĵo el Koreio, kiu ja sukcese plenumis ne nur sian celon diskonigi la landon al la mondo, sed ankaŭ lingve lertigis plurajn koreajn esperantistojn.

Aperis la artikolo en La Espero el Koreio en 1994.