본문 바로가기

Verkoj/Artikoloj

Zeljka Anic, kroata esperantistino

[intervjuo] Zeljka Anic, kroata esperantistino
Zeljka Anic, kiun invitis Korea Esperanto-Asocio, vizitis Koreion dum unu monato. Choe Taesok intervjuis ŝin.

Taesok: Laŭ mia penso, via vizito al mia lando havas du signifojn. Unu estas, ke okaze de via vizito koreaj esperantistoj sentas ŝanĝiĝon de korea situacio rilate al komunismaj landoj de Orienta Eŭropo. La alia estas, ke Esperanto parte ludas la rolon en tiu interkontakto kun tiuj landoj. Kiun impreson vi ricevis dum via intertempa vojaĝo?
Zeljka: Laŭ unua impreso, mi pensas, ke Koreio entute ne estas tiel brua, kiel mi pensis antaŭe. Ankaŭ mi pensis, ke Koreio estas tre serioza lando, kaj ke aferoj, kiuj estas deciditaj, nepre devus esti tiaj. Sed tuj mi rimarkis, ke vi estas sufiĉe fleksebla popolo kaj iam eĉ tro. La dua impreso estas pri la aspekto de urbo. Mi tute ne imagis, ke ĝi povus esti tiel miksita de novaj kaj malnovaj domoj ĉiam kune. Multaj urbaj domoj ne havas tegmentojn kaj tio surprizis min, ĉar por mi hejmo sen tegmento estas 'imago' pri Meksikio. Tre grandaj diferencoj inter domoj vere surprizis min. Kaj multaj aferoj ne estas tiaj, kiel mi antaŭe pensis. Homoj estas sufiĉe gajaj kaj scivolemaj kaj multaj estas grandanimaj. Ankoraŭ estas tre granda influo de tradicio kaj oni tre ofte povas senti fortan intereson pri la politiko kaj religio. Demandoj pri tiuj aferoj sufiĉe malsamas al tiuj, kiujn mi farus al aliaj gejunuloj.

Taesok: Vi renkontis koreajn esperantistojn en diversaj kunvenoj dum via vojaĝo. Kiel vi vidis pri korea esperantistaro kaj Esperanto-movado?
Zeljka: Estas multaj junuloj, kiuj lernas Esperanton, sed ilia scipovo paroli ne estas bona. Ofte okazis al mi, ke mi sukcesis fari lingvan kontakton nur kun unu homo. Laŭ mi eble vi devas iomete ŝanĝi la instrumetodon, ĉar mi rimarkis, ke unuaj vortoj, kiujn homoj lernas, estas tro komplikaj kaj eĉ tro malofte uzataj. Elementa kurso devus havi nur bazan gramatikon kun plej ofte uzataj vortoj kaj kursanoj devus scii tiujn vortojn post la fino de la kurso. Mi rimarkis malgrandan kapablon fari frazon eĉ mallongan, uzante facilajn vortojn.

Taesok: Korea Esperanto-Junularo (KEJ) klopodas okazigi en mia lando la 48an Internacian Junularan Kongreson(lJK) en 1992. Mi jam aŭdis, ke vi plurajn jarojn partoprenas en IJK. KEJ apenaŭ havas informojn pri ĝi. Laŭ viaj spertoj, kio estas kondiĉoj necesaj por la sukcesiga okazigo de IJK? Kaj ĉu ne estas iaj problemoj en ia okazigo de IJK en Seulo?
Zeljka: Unue, laŭ mia opinio, TEJO ne akceptos la jaron 1992. Eble ili akceptus la jaron 1994, ĉar ni baldaŭ havos malproksiman kongreson en Kubo. Pro tio, ke via lando estas tro malproksima por eŭropaj esperantistoj, vi devus eble iom atendi. Tio estas mia persona opinio. Kiel eksa LLK-ano, mi povas diri, ke ne estas bone fari grandan kongreson, ĉar ĝi tiam perdas intimecon. 300 - 500 sufiĉas. Ankaŭ la loko estas tre grava. Ĉiuj ejoj devus esti kune. Ekzemple, dormejoj, dancejoj kaj ludejoj, ĉi ĉio tre proksime situu por realigi intimecon kaj por ne perdi tempon. Distra programo ankaŭ estas tre grava. Ne forgesu, ke esperantistoj ŝategas danci, kanti... Ankaŭ estas bezonata loko por tabloteniso, flugpilko, korpopilko. Manĝaĵo devus esti taŭga por ĉiuj kaj speciale por vegetaranoj. Finfine, ne forgesu tro multekostan IJK-on. Dum IJK oni povus vidi, ke lingvo estas nur unua necesa paŝo por la interkompreniĝo, kiu estas la plej grava. Amuziĝante ili povos senti ion specialan, kiu fluas inter tiuj 'verduloj'. Aŭ tio estas nur mia opinio, sed mi tre bone fartas, kiam mi povas kun ĉiuj paroli facile, samtempe kun ĉiuj nacioj nur per unu lingvo. Se tio okazos al ili, tiam povos pli facile kun pli granda intereso daŭre diligente kreskigi ĝin. Kiam vi demandis pri kondiĉoj, tiam mi donis kelkajn rekomendindaĵojn. Oni povas zorgi pri la manĝaĵo kaj pri la taŭga banejo. Ankaŭ vi devas akcepti dezirojn kun kiu volas homoj dormi.

Taesok: Mi tutkore dankas al vi pro tio, ke vi volonte akceptis intervjuon. Fine, kion vi volas diri al koreaj samideanoj?
Zeljka: Paroli, uzi lingvon estas la plej bona maniero por lerni lingvon. Ne hontu paroli. Ne gravas, se vi eraras. La plej grave estas, ke ni povu kompreni unu la alian.

Aperis la intervjuo en la januara-februara numero 1989 de La Espero el Koreio.