본문 바로가기

Verkoj/Artikoloj

Printempa modo encentriĝi

[raporto] Printempa modo encentriĝi
Koreio:
Printempa modo encentriĝi

Korea E-Asocio (KEA) havas ses filiojn dise tra la lando. El ili nun du disponas propran oficejon. Krome, la ĉefa oficejo de KEA translokiĝis en la centron de Seulo: malfermiĝas novaj pordoj al progreso!

La filio en Taejon-Ch'ungnam jam de 1991 havas oficejon, danke al sis iama estro, mecenato LEE Okwon (1928-1995). La 3-an de februaro ĝi translokiĝis en la centron de la urbo, je facila atingo de la ĉefa stacidomo. (Adreso: Esperanto-domo, Tachungdong 210 #2, Chunggu, KR-301-010 Taejon.) Al la 50 000-guldena kosto de la 50-m2-a nova ejo kontribuis plejparte hereda donaco de LEE Okwon.

Ankaŭ en Taegu, la urbo kie en la jaroj 50-aj kaj 60-aj pulsis la koro de la landa E-movado, ekfunkciis nova, 70-m2-a oficejo urbocentra, la 17an de marto. (Esperanto-Domo, Hasodong 31-2, Chunggu, KR-700-210 Taegu). La 50 000-guldenan prezon kovris privataj donacoj. La inaŭguron prezidis televidparolisto CHONG Hyonjo, kaj salutparolis la prezidantoj de UEA kaj KEA, LEE Chong-Yeong resp. Puramo CHONG.

La 17-an de marto la direktoraro de KEA decidis transloki ties centran oficejon en la mezon de Seulo. La 100-m2-a lokalo kostas 200 000 guldenojn. La ĝisnuna oficejo en urbo najbara al Seulo bonege servis por la administraj laboroj de la 79-a UK, sed laŭ nova postulo la oficejo devas motori por oftigi renkontiĝojn, kunvenojn kaj kursojn. La 13-an de aprilo KEA inaŭguris la novan ejon kun 70 esperantistoj. (Adreso: Korea E-Asocio, Nakwondong 58-9, Chongnogu, KR-110-320, Seoul).



Simpozio pri komuna historio

La Seula E-Klubo kaj "E-grupo por komuna lernolibro pri historio" (Japanio) kunorganizis en Seulo, la 26-an kaj 27-an de aprilo, simpozion pri la rilato-historio de Japanio kaj Koreio. Partoprenis 12 e-istoj el Japanio kaj 20 el Koreio. En amikec-plena etoso aŭdiĝis prelegoj kaj diskutoj pri la aparteno de la insulo Tokto/Takeŝima, la invado kaj malvenko de la japana armeestro Tojotomi Hidejoŝi en 1592-98, la japana regado en Koreio, vivo de koreino en Japanio, la originoj de la divido de Koreio ktp. Petr Chrdle (Ĉeĥio) preleg-recenzis verkon de KUBOI Norio, sur kiu baziĝis la simpoziaj temoj [vd. recenzon sur p. 134]. Oni planas aranĝi similan simpozion printempe de 1997 en Japanio
CHOE Taesok (Koreio)

La artikolo aperis en la julia-aŭgusta numbro de Esperanto 1996.