El "Budhanaj Fabloj"
Senbirda
lando
Estis iu
lando, kie ne troviĝis birdoj. Tion aŭdis unu komercisto. Li alportis korvon al
la lando kaj montris la korvon en bazaro. Homoj, kiuj unuafoje vidis korvon, tre
scivolis kaj diris:
"Ho, unuafoje mi vidas tiel amindan beston! Rigardu! Ĝi
havas kanaŭ ilon, per kiu ĝi povas flugi en la ĉielo. Kaj ĝiaj okuloj brilas
kvazaŭ juvelo."
Kiam homoj amasiĝis kaj laŭdis la kovron, la korvo
ĝojkriis.
"Ha! tiu besto scipovas eĉ kanti!"
Auŝkultinte la korvon, homoj
volis konkure aĉeti ĝin. Fine iu riĉulo multkoste aĉetis ĝin post marĉando kun
la komercisto.
La riĉulo bredis la korvon en ora kaĝo kaj nutris ĝin per
bongusta viando kaj frukto. Pli kaj pli fieris la korvo.
Iun tagon, alia
komercisto kun dresita pavo vizitis la landon. La dresita pavo kantis ĉe lia
fingroklako kaj dancis laŭ liaj aplaŭdoj. Krome, kiam ĝi disvolvis siajn
flugilojn, bele brilis buntaj koloroj.
La riĉulo, kiu antaŭe aĉetis la
korvon, venis al la bazaro kaj marĉandis:
"Kontraŭ kiom da mono vi vendos ĉi
tiun birdon?"
Fine la sama riĉulo aĉetis la pavon kontraŭ la dekobla prezo de
la korvo.
Reveninte hejmen li elprenis la korvon el la ora kaĝo kaj enmetis
la pavon en la lokon.
Jam neniu ŝajnigis sin konanta la korvon. Do, la korvo,
kiu ne ricevis nutraĵon, devis sin vivteni, priserĉante postrestaĵon en
rubujo.
* * *
Kiu ne vidis tagmezan sunlumon, tiu rigardas nur
kandelfajron luma, sed la kandelfajro sub
la sunlumo tute ne povas elmontri
sian lumon.
Ja iluzio estas, ke la nun ĝuata posteno estas eterna. En la
arbaro sen leono vulpo rolas kiel reĝo, sed se leono aperas, vulpo devas rezigni
sian rolon senbeaŭre.
Potenco ne daŭras pli ol dek jarojn, ruĝfloro ne floras
pli ol dek tagojn, luno malkreskas post plenkresko.
Tradukis CHOE
Taesok
|