본문 바로가기

Tradukoj/Predikoj

Funebra mesaĝo al Geraldo Mattos

* Geraldo Mattos, tiama ĉefmajstro (meze), CHOE Taesok 


la ĵus elmondiĝinta Geraldo Mattos, brazila esperantisto, prezidinto de la Akademio de Esperanto, vizitis Koreion en 2004 kaj en 2005. La celo estis polurado de lia portugala traduko de La Sankta Instruo de Ŭonbulismo el Esperanto. Mi tre kare memoras la tempon kun li en Koreio kaj en Kuritibo. La lastmomenta laboro de lia vivo estis tradukado de alia ŭonbulisma libro. La emerita ĉefmajstro de ŭonbulismo persone renkontiĝis kaj konatiĝis kun li kaj ĉe lia forpaso verkis la suban funebran mesaĝon.


Al la animo de la forpasinta d-ro Geraldo


Ho la animo de la forpasinta d-ro Geraldo!

Vi, loĝanto de Brazilo, havis la saĝokulon por rekoni pionire kiel ĝustan darmon ŭonbulismon, kiu estas nova religio en nova epoko, kaj vi dufoje vizitis nian eklezion en Koreio; vi invitis ŭonbulanan pastron al Brazilo kaj faris bazon por establi la ŭonbulanan templon en San-Paŭlo; krome vi tradukis sanktajn librojn de ŭonbulismo en la portugalan lingvon. Via merito do estas senlima.


Ho la animo de la forpasinta d-ro Geraldo!

Danke al ĉi sankta merito kaj multviva grava rilato al Budho vi kune restos en la darma regno kaj vi faris la komencajn paŝojn, por ke la brazila popolo ricevu la grandajn favoron kaj kompaton de Sotesano, ĉefa budho de nova epoko.  Ankaŭ ĉi tiu bonfaro kune restos en la darma regno.

Aŭdinte la nekrologon de malproksime, mi tutkore esprimas mian plejan bondeziron al via postmorta mondo kaj dediĉas la sekvan versaĵon al via animo.

Se eniros vi en la pordojn de kredo kaj de praktiko,

larĝe malfermiĝos la vojoj de vivo kaj de studo.

Ja ĉi tiuj vojoj estos nia vojo kaj la vojo al eterno

kaj senĉesaj estos valoroj kaj gloroj.

Firme faru grandan voton kaj iru sen alkroĉiĝo,

firme faru grandan voton kaj iru sen alkroĉiĝo,

iru sen alkroĉiĝo.    


25an de marto de la ŭonbulana jaro 99 (2015)


Ĝŭasan, la emerita ĉefmajstro de ŭonbulismo