본문 바로가기

Fabloj budhanaj

[fablo-002] Tro malfrue estis penti

El "Budhanaj Fabloj"

Paro da geedzoj ankoraŭ ne havis sian infanon. En la monteto malantaŭ ilia domo mungoto loĝis kaj iun tagon naskis amindan idon. La seninfana edzo prenis la mungotidon hejmen kaj ame vartis ĝin kvazaŭ sian propran infanon.
Iun tagon la edzino naskis filon. La edzo kun granda ĝojo diris:
"Ho, ni ankaŭ estas benitaj pro tio, ke la mungoto naskis idon!"
Li des pli bonege prizorgis la mungotidon. Pasis iom da tempo. Dum la edzo forestis hejme pro iu afero, lia edzino lasis la infanon sola hejme kaj eliris al najbaro por prunti bovlon.
La eta filo lasita sola eksentis malsaton kaj komencis trinki lakton. Tiam venena serpento, flarante la laktodoron, enrampis en la hejmon kaj pretis mordi la infanon.
Rigardante tion, la mungoto atakis kaj disŝire mortigis la venenan serpenton.
Apenaŭ la hejmen revenanta edzo eniris korten, li ekvidis la mungoton sangoplena ĉe la buŝo. Tuj supozante, ke la mungoto mordmortigis lian filon, la edzo batmortigis ĝin per bastono.
"Fi, kia maldankemulo! Kiel do vi povus mordmortigi mian filon!"
La edzo sagorapide enkuris en la ĉambron. Jen li ekvidis, ke la filo, kiu estis jam morta laŭ lia supozo, trankvile ludis suĉante siajn fingrojn, kaj ke apud la filo kuŝis venena serpento disŝirita.
Nur tiumomente la edzo eksciis ĉion kaj kriis kun pento pri sia malprudenta ago:
"Aha, eĉ besto havas amon al homo! Ne sciante tion, mi ja mortigis senkulpan vivulon!"
La edzo pentis kun plorkrioj antaŭ la mungoto.

* * *
Malico naskiĝas plej ofte pro miskompreno. La komenco de miskompreno estas ĝuste la penso, ke aliula volo diferencas de mia volo. Do, se mi pensas, ke aliulo estas la sama estulo kiel mi, malico malaperas.
Ne rapidu. Ja necesas tempo por ekkoni aliulan volon kaj sufcixas ankaŭ la tempo donita al ni.

Tradukis CHOE Taesok