본문 바로가기

Fabloj budhanaj

[fablo-003] Terura miskompreno

[fablo-003] Terura miskompreno.
El "Budhanaj Fabloj"

Paro da kolomboj kune konstruis sian varman neston. Fine venis aŭtuno. Ili alportis kaj ekamasigis bongustajn nuksojn en la nesto.
Post kelkaj tagoj, la virkolombo pririgardis la nuktojn en la nesto kaj tute surpriziĝis. Ĉar duoniĝis la volumeno de la nuksoj. La virkolombo kun akra rigardo diris al la kolombino:
"Kia perfidulo! Kiel vi do povus ŝtelmanĝi?"
La kolombino diris kun mieno ĉagrenita pro falsa akuzo:
"Mi neniom manĝis. Kun la tempo nature sekiĝas nukso. Tial ja ili duone malgrandiĝis."
La kolombino pene apologiis, sed la virkolombo ne kredis tion.
"Se vi ne manĝis, kiel ili malmultiĝis?"
La kolerega virkolombo fine bekmortigis la kolombinon. Pasis pluraj tagoj kaj pluvegis en la arbaro. Tial la nuktoj amasigitaj en la nesto ŝvelis de la pluvakvo kaj plenigis la neston kiel antaŭe. Nur tiam la virkolombo kun pento kriis.
"Ho, ve! kien vi foriris!"

* * *
Pripensu nur unu minuton plu antaŭ via ago. La unuminuta pripensado ŝanĝas vian sorton.

Tradukis CHOE Taesok