El "Budhanaj
Fabloj"
En antikva tempo du papagojn bredis reĝo de iu lando. Ili
ambaŭ bone komprenis kaj ofte imitis vortojn de homoj, kaj tial la reĝo bredis
ilin en la kaĝo farita el oro. Krome, la reĝo manĝis kune kun ili ĉe sia
manĝotablo, sur kiu li pretigis nutraĵon por la papagoj.
Iun tagon iu
ministro donacis amindan simion la la reĝo. Ankaŭ la simio ĵonglante plezurigis
la reĝon. Nun lia amo transiĝis de la papagoj al la simio.
La reĝo lasis la
papagojn ĉiam en la nesto kaj ne plu prizorgis ilin. Li pli kaj pli dorlotis la
simion. Unu el la papagoj do diris lamentante pri sia situacio:
"Ni ja manĝis
la nutraĵojn, kiujn la reĝo mem propramene preparis, sed nun pro tiu simio ni
perdis lian amon!"
La alia papago diris:
"Ĉio en la mondo ŝanĝiĝas. Fine
ankaŭ la simio estos forlasita kiel ni."
Kun la tempopaso la simio pli kaj
pli maljuniĝis. La belaj kaj molaj haroj falis po iom kaj la korpo pli kaj pli
kadukiĝis, tiel ke la simio jam ne povis movi sin. Kiam la simio aspektis
terure, la reĝo ne plu dorlotis la simion. Malgraŭ tio la simio ofte sin ĵetis
sur la reĝon, tial la reĝo ordonis al subuloj:
"Alkatenu la simiaĉon en la
ĉevalejo."
La simio fine estis translokita en la fiodoran ĉevalejon. Tiam la
juna princo kun nutraĵo venis al la ĉevalejo. La simio etendis sian manon por
ricevi la nutraĵon, sed li nur petolis, ŝajnigante sin donanta, kaj ne
donis.
La simio do gratis lian vizaĝon kaj forŝiris lian vestaĵon.
La juna
princo ekploris pro terura timo. Rigardante tion, la reĝo demandis la kialon kaj
la servisto alkuris kaj respondis:
"Tion faris la simio en la ĉevalejo."
La kolerega reĝo kriis al la servisto:
"Batmortigu kaj forĵetu la simion
en la lagon."
* * *
Ne estas eterna amo, ĉar amataĵo konstante
ŝanĝiĝas. Se estas io eterna, tio estas mem la deziroj doni kaj ricevi amon.
Ĝuste pro tio amo estas ĉagrena. Se oni ne havas sian amataĵon, oni
maltrankviliĝas pro ĝia manko; se oni havas sian amataĵon, oni maltrankviliĝas
pro la nepovado posedi ĝin; se oni posedas sian amataĵon, oni maltrankviliĝas
pro la iama perdo.
Tial ne maltrankviliĝu pro la nepovado ricevi amon.
Sufiĉas nur doni amon.
Tradukis CHOE Taesok |