El "Budhanaj Fabloj"
Divido
de unu karpo
Du
lutroj kaptis unu karpon en rivero. La du lutroj metis la karpon antaŭ sin kaj
ekcerbumis, kiel dividi ĝin. Sed ili ne sciis manieron dividi ĝin tute egale por
si.
Tiumomente unu ŝakalo venis al la riverbordo por trinki akvon kaj,
ekvidante la lutrojn, demandis:
"Kion vi nun faras?"
Unu lutro
respondis:
"Ni kaptis unu grandan karpon kaj ankoraŭ cerbumas pri maniero
dividi tute egale. Ĉu vi eble scias egaldividan manieron?"
"Kompreneble. Laŭ
la antikva instruo, oni donu la voston al tiu, kiu apogas sin sur la tero, la
kapon al tiu, kiu apogas sin sur profunda akvo, kaj la mezan parton al tiu, kiu
scias manieron."
La ŝakalo dividis la karpon en la tri partojn de kapo,
trunko kaj vosto, kaj demandis la lutrojn:
"Kiu ŝatas proksimiĝi al la
tero?"
Unu lutro respondis:
"Mi!"
"Kiu ŝatas eniri en profundan
akvon?"
La alia lutro respondis
"Mi ŝatas tion."
La ŝakalo
diris:
"Mi do prenu la mezan parton."
La ŝakalo prenis la trunkon pe sia
buŝo kaj malaperis ien.
* * *
Se vi devas dividi ion tute egale
kun iu, senhezite tranĉu tion en du. Dum via hezito enmiksiĝas homo, kiu
prunteprenis tranĉilon, homo, kiu pruntedonis ĝin, kaj eĉ homo, kiu tranĉis.
Tial pli kaj pli malgrandiĝas via porcio. Nenio estas senpaga. Ili kuras ien
ajn, kie okazas kverelo.
Tradukis CHOE Taesok
|